Russland führt einen schändlichen Krieg gegen die Ukraine.     Stehen Sie an der Seite der Ukraine!
  • Mina

    Il tuo arredamento → Übersetzung auf Esperanto

Teilen
Schriftgröße
Übersetzung
Sprachen tauschen

Via meblaro

Via malmulta meblaro
apogas sin delikate
al la helaj muroj kaj al la planko
kaj blovo de la vento
eniras kaj fortegiĝas,
dismalfermante fenestron.
 
La malmultaj akraj randoj,
sinkaŝantaj inter la anguloj,
ne povas puŝi miajn stimulojn,
kiuj trapasigas vin,
kurante libere en la koridoroj
de la anim'.
 
Du abstraktaj kaj similaj bildoj
rigardas min el blanka, pala ĉirkaŭo
kaj el la kuirejo alvenas zigzagante
fumo kaj aromo de teo.
 
Noktiĝas malrapide
kaj ĉe la piano mi sonas melodion,
kiu grimpas ĝis la luno
kaj glitas sur la tegmentoj kaj falas en la ĝardenon,
kiun vi akvumis jam zorgeme.
 
La vastega dormoĉambro
estas granda aerspiro
kun viaj malaltaj mebloj, facilaj por viŝi –
nur kelkaj aferoj por movi.
 
La aŭroro koloras ĉion –
ankaŭ la domon, kiu vivas ene en vi.
Ĝi fariĝas violkolora, rozkolora kaj magia,
belega kiel la kameno,
kiun vi konstruis tie per pasio…
 
Kaj ĉio tio estas
via meblaro.
 
La aŭroro koloras ĉion –
ankaŭ la domon, kiu vivas ene en vi.
Ĝi fariĝas violkolora, rozkolora kaj magia,
belega kiel la kameno,
kiun vi konstruis…
 
Originaltext

Il tuo arredamento

Klicken, um den Originaltext zu sehen (Italienisch)

Kommentare