Russland führt einen schändlichen Krieg gegen die Ukraine.     Stehen Sie an der Seite der Ukraine!
  • Chiara Raggi

    Lasu min plukanti • Blua Horizonto

Teilen
Schriftgröße
Originaltext

Lasu min plukanti Liedtext

Jen fajro brulanta en mia vivo,
vundas ĝi morte, iam varmigas,
mi ĝin bezonas por min senti viva,
kvankam foje vere malfacilas.
Ofte mi malŝparis tempon pri detal’ tre tre etaj,
ofte spertis venton frostan inter miaj haroj.
 
Lasu min plukanti, kaj per plenaj pulmoj,
ĉi-melodion krianta nun pasion.
Mia voĉo venas ritme kontraŭtempe
por surprizi kaj por ŝanĝi la etoson.
 
Jen puto profunda tenanta surfunde
miajn erarojn, miajn mispaŝojn.
Mi volas klopodi, ree retrovi
ĉiujn aferojn kiuj valoras.
Ofte mi malŝparis tempon por klopodi ŝanĝi min mem,
iu tempo venas por ĉia malamo.
 
Lasu min plukanti, kaj per plenaj pulmoj,
ĉi-melodion krianta nun pasion.
Mia voĉo venas ritme kontraŭtempe
por surprizi kaj por ŝanĝi la etoson.
 
Simpla alĥemio, kaj turniĝas kapoj,
audŭ baton de la manoj sen plio.
Flugas nun la kanto, kore Esperanto
kreskas ene, movas ĉiun mian senton.
 

 

Übersetzungen von „Lasu min plukanti“
Chiara Raggi: Top 3
Kommentare