Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Σταθείτε με την Ουκρανία!
Μερίδιο
Μέγεθος γραμματοσειράς
Μετάφραση
Swap languages

Mi estas unu el tiuj

Hej, kion vi faras ĉi tie?
Estas mi, Nathalie
Kio, vi ne rekonas min?
Jes ja
 
Ni iris kune al gimnazio
Mi ja ŝanĝiĝis
Mi havas infanojn, edzon
Kio? Vi ŝajnas surprizita
 
Mi ne estis destinita
Al bone ordigita vivo
Mi estis perdita
Mia edzo trovis min
 
Mi estis unu el tiuj
Kiuj neniam diras “ne”
La ĉiesulinoj
Kies nomon oni forgesas
 
Mi ne estis la belulino
Mi estis ŝia amikino
Tiu, kiun oni apenaŭ vidas
Kiun oni nomas “tiu ulino”
 
Mi estis du jarojn pli aĝa
Eble du jarojn tro aĝa
Kaj mi ŝatis knabojn
Eble iom tro
 
Kompreneble, vi havis
Dekojn da amatinojn
Kiujn neniu vidis
Ĉiam dum festoj
 
Por multaj el vi
Mi estas la unua el la fojoj
Kiuj gravas
Sed ne tiom
 
Mi ne estis unu el tiuj
Kiujn oni amindumas
Mi estis unu el tiuj
Kiuj jam konsendas
 
Vi venadis al mia hejmo
Sed la sekvan tagon
Vi rifuzis publike
Teni mian manon
 
Kiam vi kisadis min
Kaŝiĝante de rigardoj
Mi sciis kial
Por ke neniu vidu nin
 
Do mi fermis la okulojn
Tiel forte, ke mi povus fendi la palpebrojn
Dum vi gvate
Malfermis ilin
 
Mi diradis al mi:
“Mi ne devas korligiĝi”
Kaj vi pensis:
“Neniu devas scii pri tio”
 
Sed kiam vi estis en miaj brakoj
Viaj senspiraj flustroj
Al mi, nur al mi
Estis destinitaj
 
Brakumante vin
Spirante en viaj haroj
Mi scias, mi asertas
Vi iom amis min
 
Iuj enamiĝas
Noble, tio altigas ilin
Sed mi enamiĝadis
Kiel oni falas de seĝo1
 
Kaj fieraj pri tio, ke vi faris ĝin
Vi prelegis
Muso, kiun oni distranĉas
Mia korpo donacita al scienco
 
Mi nutris
Viajn kazernajn ŝercojn
Kiujn vi kredis virecaj
Vi etaj kavernuloj
 
Diri al mi
Eĉ unu teneran vorton
Ŝajnis al vi
La plej terura malforteco
 
Vi fanfaronuloj
Vi parolis kvazaŭ spertuloj
Forgesante, ke en miaj brakoj
Vi kondutis malpli fiere
 
Kaj la aliaj knabinoj
Etaj perfidemaj sanktulinoj
Fortondus miajn harojn
En alia epoko2
 
Tiuj, kiuj kutimas
Je karesoj
Ne konas solecon
Kiun neniu konsolas
 
Vi venadis al mia hejmo
Sed la sekvan tagon
Vi rifuzis publike
Teni mian manon
 
  • 1. En la franca, oni “falas en amon”.
  • 2. Post la Dua mondmilito en Francio, oni fortondis harojn de multaj virinoj, kiuj seksumis kun germanoj.
Πρωτότυποι στίχοι

Je suis de celles

Στίχοι τραγουδιού (Γαλλικά)

Σχόλια