Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Σταθείτε με την Ουκρανία!
Μερίδιο
Μέγεθος γραμματοσειράς
Μετάφραση
Swap languages

Etaj infanoj

Eta knabino apenaŭ 10-jara
Revenas de la lernejo saltetante
Sed ĉe la angulo de strato
Tiu eta knabino malaperis
 
Vizitinte la bakejon
Kaj aĉetinte kelkajn dolĉaĵojn
Kantante “Rajdante mian ĉevalon”1
Ŝi forvaporiĝis
 
Vivo povas esti kruela
Kaj nenio estas eterna
Kelkfoje etaj infanoj
Neniam iĝas grandaj
 
Sinjoro kun barbo kaj okulvitroj
Manĝante sian ŝinkon kun pastaĵoj2
Sentis sin sola en sia vivo
Kaj ŝatus iom da kompanio
 
Li eliris per sia kamioneto el la garaĝo
Por iri promeni en la vilaĝo
Li aĉetis skatolon da ĉokolado
Onidire infanoj amas tion
 
Vivo povas esti kruela
Kaj nenio estas eterna
Kelkfoje etaj infanoj
Neniam iĝas grandaj
 
La eta knabino malantaŭe en la kamioneto
La sinjoro ĉe la stirrado kun Rire & Chansons3
Iras, unu ploranta, la alia kantanta
Tia estas vivo, tiel faras homoj
 
La eta knabino en sia infana kelo
Vivis ne tre feliĉa kaj ne tre longe
Ŝi, kiu kredis, ke ŝi neniam revidos sian patron
Certe ĝojis, ke li donacis al ŝi ĉokoladon
 
Vivo povas esti kruela
Kaj nenio estas eterna
Kelkfoje etaj infanoj
Neniam iĝas grandaj
 
  • 1. Infana kanto fama en Francio.
  • 2. Specife temas pri ĉi tiaj pastaĵoj.
  • 3. Laŭvorte “Rido kaj kantoj”, franca radiostacio kun humuraĵoj kaj kantoj.
Πρωτότυποι στίχοι

Les petits enfants

Στίχοι τραγουδιού (Γαλλικά)

GiedRé: Κορυφαία 3
Idioms from "Les petits enfants"
Σχόλια