Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Stand With Ukraine!
Share
Font size
Translation
Swap languages

Merlo

Saliko, ĝi ploras hodiaŭ
Venteto vokas vian nomon de malproksime
Disetendu viajn nigrajn flugilojn kaj atendu
De la alia flanko de horizonto ĝi1 venas forbalai vin
Ĝi venas forbalai vin
 
[Refreno:]
Lasu venton forporti vin
Merlo, forflugu
Vi iĝu neniam rompita ree
 
La fragilaj ne povas elteni
La ruinigataj kaj la lacigitaj, loko tiel malpura
La perturbo de ĉi kruela mondo
Igas kelkajn birdojn flugi longe antaŭ ili vidis la tagon
Longe antaŭ ili vidis la tagon
 
[Refreno:]
Lasu venton forporti vin
Merlo, forflugu
Vi iĝu neniam rompita ree
 
Preter suferado, kiun vi konis
Mi esperas, ke vi trovos vian vojon
Vi iĝu neniam rompita ree
 
Leviĝu, vi trovu neniun reziston
Sciu, ke vi estigis tian diferencon
Ĉion, kiun vi postlasas, vivos ĝis la fino
La ciklo de suferado daŭros
Sed memoroj pri vi restas fortaj
Iam mi flugos ankaŭ kaj retrovos vin
 
[Refreno:]
Lasu venton forporti vin
Merlo, forflugu
Vi iĝu neniam rompita ree
 
Preter suferado, kiun vi konis
Mi esperas, ke vi trovos vian vojon
Vi iĝu neniam rompita ree
Vi iĝu neniam rompita ree
 
  • 1. t.e. venteto
Original lyrics

Blackbird

Click to see the original lyrics (English)

Alter Bridge: Top 3
Comments
Andrew ParfenAndrew Parfen
   Sun, 14/10/2018 - 19:06

Saluton! Permesu al mi fari kelkajn rimarkojn! Sed tiuj estas nur miaj pensoj, vi ne devas ion ŝanĝi en la traduko, se vi ne volas tion.

La fragiloj - Laŭ mi, aŭ "La fragilaj" aŭ "La fragiluloj" estus pli korekte, sed mi ne povas aserti tion.
The wrecked and the jaded (La ruinigatoj kaj la harditoj)...
Eble: La ruinigitaj kaj lacigitaj ??? Mi ne estas certa, sed rigardu ĉi tie:
http://vortaro.net/#harditeco
Do, hardita havas signifon "plifortigita" kaj ĝi estas tute mala al "jaded", ĉu ne?
Preter suferado, kiu vi konis - Preter suferado, kiun vi konis
Ĉio, kiu vi postlasas - Ĉion, kion vi postlasas (Aŭ: "Ĉiun, kiun vi postlasas"?)
Mi esperas, ke vi trovas vian vojon - Mi esperas, ke vi trovos vian vojon

Evander, ĝi estis vere tre malfacila teksto, almenaŭ por mi, vi certe meritas dankon!

dionysiusdionysius
   Sun, 14/10/2018 - 19:32

Dankon! Jes, mi trovis la tekston tre malfacilan, do mi gxojas, ke miaj eraroj ne estis grandaj! Viaj komentoj estas tre bonvenaj, kiel kutime. :)