Mi vidas, ke ja estas esperantistoj inter la aktivaj uzantoj de ĉi tiu retejo! Eble ni ĉiuj povas iomete babili ĉi tie? Eble kune plani tradukadon de konkretaj kantoj?
Saluton, samideanoj!
Nu, mi jam faris kelkajn, kiel vi jam scias. Pri kio vi pensas? Sxajnas, ke la tempo pli kaj pli mankas al mi, lastatempe, sed se mi povas iel helpi...
Saluton! Tempo mankas nun ankaŭ al mi, kaj mi venas ne tre ofte...
Saluton! Fakte mi ĵus kreis konton ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj, sed mi ĝoje kunlaboros fari tradukadon.
Do mi hieraŭ (UTK+2) plejparte tradukis kanton "Ri liberas" al la angla kaj mia komputilo surprize malŝaltiĝis. Mi ankaŭ ne ceras, ĉu mia traduko estis bona, ĉar la angla ne estas mia denaska lingvo. Mi tradukis la "ri" per "they' kaj aldonis informon pri "ri". Mi provos fari tion denove, sed mi ĝojus ekhavi konsilojn :-)
Mi ankaŭ volas traduki kanto-fabelon "Dudu" post kiam mi tradukos ĝin al la pola.
Amadeo: Mi povos jxeti rigardon al via kanto (sed ne tuj-tuj!) La angla estas mia dua lingvo.
Peridot: Cxu placxus al vi, ke ni intersxangxu kantojn pere de Esperanto, kiel pontlingvo? Vi povas elekti kanton en miaj esperantigajxoj, kaj mi samfaros per via listo (nu, se la ideo placxas al vi, kompreneble).
Okej, dankon, Maskita Verdulo. Ĉu via propono al Peridot temas pri nerakta traduko uzante la lingvon? Mi pensas, ke ni ĉiuj povas tion realigi. Esperanto ja estis kreita kiel pontolingvo. Tamen ni memoru, ke nerekta tradukado havas ankaŭ kelkajn malavantaĝojn.
Ha jes, mi konscias pri tio. Tamen, mi scivolas pri la eblo transirigi mesagxon pere de tia rimedo.
Kaj mia propono tauxgas ankaux por Skirlet, kompreneble. Ni amuzigxu!
Mi ĝojas, ke vi estas tie :-)
Io pri mi: mi estas esperanta meme-jutubisto (sed mi ankaŭ kreos pli da kantotekstfilmetoj) kaj mi estas ambasadoro de esperanta socia retejo MiaVivo.net.
Hodiaŭ mi faros filmeto(j)n, Do eble poste mi denove provos denovigu la tradukon perditan pro la akvario. Tio min tre kolerigis!
Mi ankoraŭ ne tradukas kanton AL esperanto sed via propono estas bona.
Grandan saluton al ĉiuj samideanoj en LT! Antaǔ kelkaj jaroj mi tradukis kelkajn kantojn ĉi tie en Esperanton, nur por ne forgesi la lingvon, kiun mi iam uzis sufiĉe ofte, sed nuntempe jam preskaŭ perdita por mi.
Nu, jen la tempo reveni al Esperantujo. Bonvenon! Mi jxetos rigardon al viaj titoloj.
Jen mi angligis:
https://lyricstranslate.com/en/ri-liberas-they-are-free.html
Se iu ankoraŭ ne scias, tie oni povas vidi ĉiujn tradukaĵojn al kaj el Esperanto:
https://lyricstranslate.com/en/language/esperanto
Mi petas tradukon :-)
https://lyricstranslate.com/en/request/das-leben-ist-so-wie-das-meer-0
Saluton Amadeo
Mi preskaŭ finiĝis, sed mi bezonas helpon pri unu el la linioj (kaj mi ĝojus, se iu povus provlegi ĝin)
La vivo estas kiel la maro
Ni ambaŭ sidas ĉi tie ĉe la bordo
kaj rigardas la maron.
Vi parolas pri foraj landoj,
ĉar la maro estas via hejmo.
Mi vidis la tutan mondon,
paradizo estis mia.
Sed kore mi restis sola,
ĉar sen amo ĝi ne multe valoris.
La vivo estas kiel la maro,
ĝi pelas nin tien kaj reen kiel ŝipoj.
Kelkfoje estas malfluso, foje fluso,
foje estas malbona, tiam denove bona,
teni la kurson ofte malfacilas.
La vivo estas kiel la vento,
[dem wir ausgeliefert sind.]
Foje ĝi blovas ŝtorme, foje tre laŭte,
sed ni certe scias,
ke ĉiu tago alportas ion novan,
ĉiu tago alportas al ni ion novan.
Ni ĉiuj ja serĉas
iom da paco kaj feliĉo
Kaj se ni kredas, ke ni atingis nian celon,
la realeco reatingas nin.
Sed se ni, en la maro de la vivo
ne plu povas vidi la horizonton -
Rigardi antaŭen neniam estas vane,
ĉar ĉiu ŝtormo fine pasos.
La vivo estas kiel la maro,
ĝi pelas nin tien kaj reen kiel ŝipoj.
Kelkfoje estas malfluso, foje fluso,
foje estas malbona, tiam denove bona,
teni la kurson ofte malfacilas.
La vivo estas kiel la vento,
[dem wir ausgeliefert sind.]
Foje ĝi blovas ŝtorme, foje tre laŭte,
sed ni certe scias,
ke ĉiu tago alportas ion novan,
ĉiu tago alportas al ni ion novan.
Ĉiu tago alportas ion novan
Eble:
"La vivo estas kiel la vento,
de kies favoro depandas nia vivo"
Mi petis en diskorda servilo, do poste iu responos al mi.