Advertisements

Kjara - Senplane Iradi

Esperanto
Esperanto
A A

Senplane Iradi

Kiel vestoj tie pendantaj por sekiĝi pro vento flirtas
Blanka foli’ kuŝas antaŭ mi sur tablo kiun mi ne skribos
 
Mi ne verkos jam rakonton
Mi ne vivas laŭ la modo
Mi ne scias eĉ deklami
Mi ne estas alta, blonda, tre maldika
Mi ne serĉas plu konfirmojn
Mi ne serĉas plu konfirmojn
 
Senplane mi iras serĉante ekvilibron
Inter deziro kaj mia travivo
Punkto reala de duon-identec'
Manon mi premas al la mezumad'
 
Kiel vestoj tie pendantaj por sekiĝi pro vento flirtas
Ni folioj blankaj, vagaj kaj serĉantoj oron kaj diamantojn
 
Ni ne povas tuj rezigni
Parolantoj pro plezuro
Ankaŭ se ni ne plu havas ion por diri
Ni povas ne plu longe atendadi
Ke la tempoj estos pretaj
Ke la fruktoj estos pretaj
 
Senplane mi iras serĉante ekvilibron
Inter deziro kaj mia travivo
Punkto reala de duon-identec'
Manon mi premas al la mezumad'
 
De malproksime ekvoĉo min vokas
Temas pri valso ludata minore
Unu du kaj tri, kiu eniris bone la aliaj for
Unu du kaj tri, ek de nun vicas mi
 
Senplane mi iras serĉante ekvilibron
Inter deziro kaj mia travivo
Punkto reala de duon-identec'
Manon mi premas al la mezumad'
 
Thanks!
Submitted by Peridot Facet-2F5L Cut-5XGPeridot Facet-2F5L Cut-5XG on Thu, 14/10/2021 - 02:35

 

Translations of "Senplane Iradi"
Comments
Read about music throughout history