Rusia lleva a cabo una guerra vergonzosa contra Ucrania.     ¡Defiende a Ucrania!
Cómo apoyar a Ucrania 🇺🇦 ❤️
  • Bajm

    Biała armia → traducción al Esperanto

Compartir
Tamaño de fuente
Traducción
Intercambiar idiomas

Blanka armeo

Jen via flago, ho, nia juna amiko
Vi ne devas ami ties kolorojn, tute ne
Jen via armeo kaj vivo en senĉesa kuro
Jam neniam plu vi estos sola
Vi povas finfine engluti aeron
Kaj leviĝi supren kiel birdo, he-hej
Vi povas finfine perdiĝi en grandega urbo
Vi naskiĝis, por servi nin
 
Jam alvenis la tempo
Ŭa~, jam estas la tempo
 
Refreno:
Vi estas direktilo, blanka militisto
Vi portas pantalonon, do batalu
Vi estas velo, freneza vento
Via forto estas ŝtalo
 
Dio estas kun ni, lia vero
Kiel ŝildo vin savos
Vi atendis tiun tagon tiom da jaroj
Ekiru kun ni, kun malfortaj revoj
Kun la fido, kiun vi ankoraŭ havas
 
Jam alvenis la tempo
Ŭa~, jam estas la tempo
 
Vi estas direktilo, blanka militisto
Vi portas pantalonon, do batalu
Vi estas velo, freneza vento
Via forto estas ŝtalo [3-foje]
 
Letra original

Biała armia

Letras de canciones (Polaco)

Comentarios