La Russie a lancé une guerre honteuse contre l’Ukraine.     Soutenez l’Ukraine !
Partager
Taille de la police
Paroles originales
Permuter les langues

La Espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
 
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
 
Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
 
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
 
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
 
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l'homaro
por eterna ben' efektiviĝos.
 
Traduction

La Espero

Aden la mondo venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per nov ali di lejera vento,
Nun de loko flugas ol a loko.
 
Ne al glavo sangon dursteganta
Ol la homal familio tiras:
A la mond’ eterne militanta
Ol santa dezir’ di pac’ inspiras.
 
Sub la santa signo dil espero
Yen kunvenas paco-batalanti,
E rapide kreskas l’aglomero
Per laboro da la esperanti.
 
Forte stacas muro di mil yari
Inter la populi dividita;
Ma par-mortos l’obstinema bari
Da la santa amo frakasita.
 
Sur linguala neutra fundamento,
per kompreno di la tota mondo
La populi facos en konsento
Un komuna familiala "rondo".
 
Pacuma laboro ne fatigos
Nia kamaradi diligenta,
Til la homaruma bela sonjo
Esos fakta por bono eterna.
 
Commentaires