Oroszország gyalázatos háborút folytat Ukrajna ellen.     Állj ki Ukrajnával!
Ossza meg
Betűméret
Fordítás
Swap languages

Pro kaj por

Por surstrata dancado
Pro dumkisada timo
Por mia fratino, via fratino, niaj fratinoj
Por ŝanĝi putrajn cerbojn
Pro tiu hontinda malriĉeco
Pro la sopiro al simple normala vivo
Por la knabo vivtenante sin per rubo kaj liaj revoj
Pro la planizita ekonomio
Pro la poluo de la aero
Pro Strato Vali-Asr kaj ĝiaj mortantaj arboj
Por Piruz kaj ĝia endanĝerigita ekzistado
Por la senkulpaj sed malpermesitaj hundoj
Pro la neĉesanta plorado
Por ke neniam ripetiĝu tia tragedio
Por la ridetanta vizaĝo
Por studentoj, por la estonteco
Pro tiu deviga paradizo
Por la enkarcerigita elito
Por Afganaj infanoj
Pro tiu tuta aro da troaj “Pro”-j
Pro ĉiuj tiuj absurdaj sloganoj
Pro la disfalo de tiuj ludkartaj domaĉoj
Por trankvilo
Por la suno post longaj noktoj
Pro kontraŭdeprimiloj kaj maldormemo
Por homoj, patrilando kaj prospero
Por la knabinoj kiuj ŝatus esti knaboj
Por virinoj, vivo kaj libero
Por libero
Por libero
Por libero
 
Eredeti dalszöveg

برای

Dalszövegek (Perzsa)

Hozzászólások