Vi sidas sole jam de horoj ĉe blanka paperfolio
Ĉu denove iĝu varoj propraj emocioj?
Vi prenas la skribilan plumon, ekvenis la ideo
Por halti la turmentojn nun, ne necesas mem krei
Sed kiom brilas falsa diamanto?
Kaj kiom riski por la laǔdoj vantaj?
Li vin ĉiun nokton hantos
Se vi liajn vortojn kantos
La forgesita aǔtoro
Tie ŝanĝo de vortordo, tie elizi’
Ja facilas la metodo de majstro de kopio
Vi antaǔĝojas la sukceson, ricevi la premion
Vi neniam ja konfesos trompi la ĵurion
Sed eĉ fiera koro aroganta
Perdiĝos en la ombro de giganto
Li vin ĉiun nokton hantos
Se vi liajn vortojn kantos
La forgesita aǔtoro