Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     ウクライナとともに立ち上がれ!
共有
フォントサイズ
翻訳
Swap languages

Ses gradoj de disigo

Vi legis la librojn,
Vi spektis la programojn.
Kio estas la plej bona maniero?
Neniu scias.
Vi meditu, hipnotiĝu,
Faru ion ajn kiu forprenos de la menso,
Sed ĝi foriros ne.
Vi faras ĉiujn tiujn pro la malespero.
Vi trairas ses gradojn de disigo.
 
Vi drinkas forte, fumas la herbon,
Rigardas dum la pasinteco forbrulas,
Vi simulas rideton, vi mensogas dirante ke
Vi pli bonfartas nun ol antaŭe kaj via vivo estas bona.
Nu, ĝi ne estas.
Vi faras ĉiujn tiujn pro la malespero.
Vi trairas ses gradojn de disigo.
 
Unue, vi kredas ke rompita koro estas la plej malbona.
La dua parto estas tiu kiu mortigos vin.
Kaj la tria estas tiam kiam la mondo fendas ĉe la mezo.
Kaj la kvara, vi pensas ke vi estas vin riparinte.
La kvina, vi vidas ĝin kun aliulo.
Kaj la sesa estas ke vi konfesas ke vi eble fuŝis iomete.
 
Ne, ne, ne estas helpon. Ĉiuj nur helpas sin mem.

Vi diras al viaj amikoj, kaj ankaŭ al nekonatuloj,
Al iuj ajn kiuj pendus la brako sur vi.
Tarokojn, gemoj, kaj ŝtonoj,
kredanta ke ĉiuj tiuj aĉaj kuracos vian animon.
Nu, ĝi ne veras.
Vi faras ĉiujn tiujn pro la malespero.
Vi trairas ses gradojn de disigo.
 
Unue, vi kredas ke rompita koro estas la plej malbona.
La dua parto estas tiu kiu mortigos vin.
Kaj la tria estas tiam kiam la mondo fendas ĉe la mezo.
Kaj la kvara, vi pensas ke vi estas vin riparinte.
La kvina, vi vidas ĝin kun aliulo.
Kaj la sesa estas ke vi konfesas ke vi eble fuŝis iomete.
 
Ne, ne eblas rekomenci
Sen trovinte la finon.
Vi reprenas ĝin sen hezito.
Tiam vi scias ke vi atingas la sesa gradon de disigo.
 
Unue, vi kredas ke rompita koro estas la plej malbona.
La dua parto estas tiu kiu mortigos vin.
Kaj la tria estas tiam kiam la mondo fendas ĉe la mezo.
Kaj la kvara, vi pensas ke vi estas vin riparinte.
La kvina, vi vidas ĝin kun aliulo.
Kaj la sesa estas ke vi konfesas ke vi eble fuŝis iomete.
 
Ne, ne, ne estas helpon. Ĉiuj nur helpas sin mem.
Vi trairas ses gradojn de disigo.
Ne, ne, ne estas helpon. Ĉiuj nur helpas sin mem.
Vi trairas ses gradojn de disigo.
Ne, ne, ne estas helpon. Ĉiuj nur helpas sin mem.
 
オリジナル歌詞

Six Degrees of Separation

元の歌詞を見るにはここをクリック (英語)

Idioms from "Six Degrees of ..."
コメント