Hieraŭ, Mi songtexten

Esperanto
Esperanto
A A

Hieraŭ, Mi

Hieraŭ, mi
La feliĉon havis tie ĉi
Vivo brilis kiel sunradi'
Hodiaŭ okazis tragedi
 
Ĉiam, mi
Trovis helpon de l'ĉiopova Di'
Ĉu mi perdis gracon nun de li
Ĉar kun mi plu ne estas ŝi
 
Kial
Ŝi forlasis min sen antaŭprepar'?
Venas
Al mi timoj pri ebla mia erar'
 
Ambaŭ ni
Amis reciproke kun pasi'
Ekas nun de amo l'agoni'
Temp' de priplor' kaj nostalgi
 
Kiel
Povas revoj cindriĝi dum moment'
Eble
Amo ne povas daŭri sen turment'
 
Ŝajnas mi
disbatita de la vent' foli'
Akompanos min ĉi emoci'
Profunde amis
Hieraŭ mi
 
Se por ni
estis am' facila lud' poezi'
Komenciĝas ĝia agoni'
Temp' de priplor' kaj nostalgi
 
Kiel
povas revoj cindriĝi dum moment'
Eble
Amo ne povas daŭri sen turment'
 
Ŝajnas mi
disbatita de la vent' foli'
Akompanos min ĉi emoci'
Profunde amis
Hieraŭ mi
 
En amo kredis,
Hieraŭ mi
 
Bedankt!
Toegevoegd door Vermin2000Vermin2000 op Vrij, 23/07/2021 - 23:02
Added in reply to request by Ivan LudenIvan Luden

 

Vertalingen van "Hieraŭ, Mi"
Reacties
Read about music throughout history