✕
Tradução
La lasta hom'
Sur ĉi-rokegon, en la veprej’
De Aprila vent’ blovatan, mi grimpis
Pli varme estas l’aer’ surmonte
Mi formetas veston kaj puloveron
Nur venteto kaj birdkantoj
Neniu hup’ aŭ motoro
Sur la granda lag’, neniu boat’
Nur l’eksplodbru’ de mia kor’
Okazintus sortobato
Atombombo, Lasta juĝo
Vi al ĉiel’ gvidus la Mort’
Min sur la Ter’ preteratentinte
Apud la senhoma pad’
Nur abelo zumas
Neniu ĉaleto estas priloĝita
Kiel strange, tiel sin senti kiel
Kiel la tutlastan homon
Kvazaŭ estus neniu plu
Kvazaŭ vi min forgesintus
Kiel la tutlastan homon
Kiel la reĝon aŭ l’astronomon
Sur sia planedo forlasitan
Mi iros al la pli proksima urb’
Havos mian ĉambron kaj botelon
Apud horlog’ senhora
Mi atendos vin en dormad’
Mi iros marŝi en la dezert’
Kie la sun’ ĉion batas
Mi kuŝiĝos, kun okuloj malfermitaj
Nuda kaj brulita, mi estos kiel
Kiel la tutlastan homon
Kvazaŭ estus neniu plu
Kvazaŭ vi min forgesintus
Kiel la tutlastan homon
Kiel la reĝon aŭ l’astronomon
Sur sia planedo forlasitan
Sur mia rokego, mi sendube dormis
Sur la monto de la strigo
Mi soifas, malsatas, mi leviĝu
Ho, amikoj, kie estas vi?
Sezonoj, kasteloj generacioj
Ĉirkaŭ mi, ĉio kirliĝas
Kaj fore de krizoj kaj pasioj
Venas la nokto, kaj mi min sentas kiel
Kiel la tutlastan homon
Kvazaŭ estus neniu plu
Kvazaŭ vi min forgesintus
Kiel la tutlastan homon
Kiel la reĝon aŭ l’astronomon
Sur sia planedo forlasitan
Kiel la tutlastan homon
Kvazaŭ estus neniu plu
Kvazaŭ vi min forgesintus
Kiel la tutlastan homon
Kiel la reĝon aŭ l’astronomon
Sur sia planedo forlasitan
Obrigado! ❤ | ||
Recebeu 1 agradecimento(s) |
Thanks Details:
Usuário | Há |
---|---|
Skirlet Hutsen | 3 anos 2 meses |
Adicionado por La maskita verdulo em 2021-01-31
✕
Pierre Flynn: 3 mais populares
1. | Dix mille oiseaux morts éblouis |
2. | Sauver ma vie |
3. | Possession |
Comentários
- Faça login ou se registre para poder enviar comentários