Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Stai cu Ucraina!
Acțiune
Marimea fontului
Traducere
Swap languages

Temkanto de Pokemono

La plej bona volas esti mi
Kiel neniu en la histori'
Kapti ilin celas mi
Por ĉiam trejnos ni!
 
Mi vojaĝos tra la mond'
Pokemonojn serĉos mi
Por iri tra la pord'
Al la ena energi'
 
Pokemon' (Ĉiujn kaptos ni)
Estas mi kaj vi
Mian destinon scias mi
Pokemon'
Ho, mia plej bona amik'
Ni batalos kun fortik'
Pokemon' (Ĉiujn kaptos ni)
Tiel brava kor'
La kuraĝ' estos nia fort'
Lernos ni dum ĉiu hor'
Pokemon'
Ĉiujn kaptos ni
Ĉiujn kaptos ni
 
Ĉiun defion je la voj'
Alfrontos mi sen tim'
Venkos mi je ĉiu foj'
Mi progresos ĝis la lim'
 
Venu kun mi, estas temp'
Ne estas pli bona team'
Ni batalos ĝis la venk'
Nia rev' de la ĉiam'!
 
Pokemon' (Ĉiujn kaptos ni)
Estas mi kaj vi
Mian destinon scias mi
Pokemon'
Ho, mia plej bona amik'
Ni batalos kun fortik'
Pokemon' (Ĉiujn kaptos ni)
Tiel brava kor'
La kuraĝ' estos nia fort'
Lernos ni dum ĉiu hor'
Pokemon'
Ĉiujn kaptos ni
Ĉiujn kaptos ni
Ĉiujn kaptos ni
Ĉiujn kaptos ni
Ĉiujn kaptos ni, ja!
 
Pokemon' (Ĉiujn kaptos ni)
Estas mi kaj vi
Mian destinon scias mi
Pokemon'
Ho, mia plej bona amik'
Ni batalos kun fortik'
Pokemon' (Ĉiujn kaptos ni)
Tiel brava kor'
La kuraĝ' estos nia fort'
Lernos ni dum ĉiu hor'
Pokemon'
Ĉiujn kaptos ni
Ĉiujn kaptos ni
Pokemon'
 
Versuri originale

Pokémon Theme

Fă click aici pentru a vedea versurile originale (Engleză)

Te rugăm să ajuți la traducerea cântecului „Pokémon Theme”
Idioms from "Pokémon Theme"
Comentarii