Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Stai cu Ucraina!
Acțiune
Marimea fontului
Traducere
Swap languages

Dudek jaroj

Mi havas dudek jarojn
Do ne miru, se mi faras dramojn el nenio
Mi timas lasi nur monon en la mondo
Ke mia nomo malaperas inter tiuj de ĉiuj aliaj
Sed mi havas nur dudek jarojn
Kaj mi jam petas pardono pro la eraroj, kiujn mi faris
Sed la vojo estas pli peniga kiam vi strebas al la ĉielo
Do selektu la aferojn vere gravajn
Selektu amon aŭ diamantojn, demonoj aŭ sanktuloj
 
Kaj ĉu vi estos preta batali
Aŭ vi foriros?
Kaj ĉu vi kulpigos aliajn aŭ
Estos via kulpo?
Ĉu vi kuros rekte al la suno
Aŭ renkonte al la mallumo?
Ĉu vi estos preta batali
Pro ĉiam serĉi liberecon?
 
Kaj paŝi antaŭen, ĉiam esti vera
Klarigi, kio estas koloro, al tiuj, kiuj vidas nigran kaj blankan
Paŝi antaŭen, ĉiam esti vera
Kaj promesu, ke morgaŭ vi parolos al ĉiuj pri mi
Kaj eĉ se mi havas nur dudek jarojn, mi devos kuri
 
Mi havas dudek jarojn
Kaj mi tute ne zorgas, mi ne devas pruvi ion al vi
Mi ne similas al vi, kiu donas vian animon al mono
Per la okuloj de iu pura, vi estas nur malkuraĝuloj
 
Kaj paŝi antaŭen, ĉiam esti vera
Klarigi, kio estas koloro, al tiuj, kiuj vidas nigran kaj blankan
Paŝi antaŭen, ĉiam esti vera
Kaj promesu, ke morgaŭ vi parolos al ĉiuj pri mi
Kaj eĉ se mi havas nur dudek jarojn, mi devos kuri
Por mi
 
Kaj ĉu vi estos preta batali
Aŭ vi foriros?
Kaj ĉu vi kulpigos aliajn aŭ
Estos via kulpo?
Ĉu vi kuros rekte al la suno
Aŭ renkonte al la mallumo?
Ĉu vi estos preta batali
Pro ĉiam serĉi liberecon?
 
Vi havas dudek jarojn
Mi skribas al vi nun, antaŭ ol estas tro malfrue
Kaj la dubo esti neniu, doloros
Vi estos iu, se vi restos malsama ol la aliaj
Sed vi havas nur dudek jarojn
 
Versuri originale

Vent'anni

Fă click aici pentru a vedea versurile originale (Italiană)

Collections with "Vent'anni"
Måneskin: Top 3
Comentarii