Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Stå med Ukraina!
Dela med sig
Textstorlek
Översättning
Swap languages

Ni Ne Parolas Pri Bruno

Ni ne parolas pri Bruno, ne, ne, ne
Ni ne parolas pri Bruno, sed
 
Tio estis mia geedziĝtago
Tio estis nia geedziĝtago
Ni preparadis
Kaj ne estis eĉ unu nubo surĉiele
Neniu nubo permesita surĉiele
Bruno eniris kun friponeta rideto
Tondro
Ĉu rakontas ĉi tion vi aŭ mi?
Pardonu, mia kara, daŭrigu
Bruno diris «Ŝajnas, ke pluvos»
Kial li tion al ni diris?
Dirante tion li inundis mian cerbon
Abuela1, prenu la pluvombrelojn
Ni geedziĝis en uragano
Kiel ĝojega tago, sed ĉiuokaze
 
Ni ne parolas pri Bruno, ne, ne, ne
Ni ne parolas pri Bruno
 
Mi kreskis por vivi timante Brunon, balbutante aŭ stumblante
Mi ĉiam povas aŭdi lin iel murmurantan kaj babiletantan
Mi asocias lin kun la sono de falanta sablo, ĉ ĉ ĉ
Malfacile estas surporti pezan donacon tiel humiligan
Li ĉiam forlasadis Avinon kaj la familion embarasitajn,
Baraktantajn kun profetaĵoj, kiujn ili ne povis kompreni
Ĉu vi komprenas?
Sep futojn alta, ratoj laŭlonge lia dorso
Kiam li vokas vian nomon, ĉio nigriĝas
Ja, li rigardas viajn sonĝojn kaj nutras sin per viaj krioj (Hej)
 
Ni ne parolas pri Bruno, ne, ne, ne
Ni ne parolas pri Bruno
 
Li diris al mi, ke mia fiŝo mortos, unu tagon poste ĝi mortis (Ne, ne)
Li diris al mi, ke mia ventro pligrandigos kaj tio okazis (Ne, ne)
Li diris al mi, ke ĉiuj mijaj haroj malaperos, kaj nun rigardu mian kapon (Ne, ne)
Via sorto estas fiksata, kiam profetaĵo por vi estas legata
 
Li diris al mi, ke la elsonĝita de mi vivo
Estas promesita kaj iutage estos mia
Li diris al mi, ke mia forto kreskos
Same kiel la vinberoj prosperas sur la vito (Hej, Mariano venas)
Li diris al mi, ke la elsonĝita de mi viro
Estos simple neatingebla
Gefianĉigita kun iu alia
Estas kvazaŭ mi aŭdus lin nun
Hej, franjo, mi volas, ke vi ne eligu eĉ unu sonon
Estas kvazaŭ mi aŭdus lin nun, mi povas aŭdi lin nun
 
Nu, Bruno
Ja pri tiu Bruno
Mi tre bezonas scii pri Bruno
Donu al mi la veron kaj la veron tutan, Bruno (Isabela, via kormamiko estas tie ĉi)
Estas tempo por vespermanĝi
Sep futojn alta, ratoj laŭlonge lia dorso (Tio estis mia geedziĝtago, tio estis nia geedziĝtago)
Kiam li vokas vian nomon, ĉio nigriĝas (Ni preparadis kaj ne estis eĉ unu nubo surĉiele)
Ja, li rigardas viajn sonĝojn kaj nutras sin per viaj krioj (Bruno eniris kun friponeta rideto)
Ĉu rakontas ĉi tion vi aŭ mi?
 
Hej, Mariano venas
Bruno diris «Ŝajnas, ke pluvos» (Li diris al mi, ke la elsonĝita de mi viro estos simple neatingebla)
Dirante tion li inundis mian cerbon (Gefianĉigita kun iu alia, iu alia)
Ni geedziĝis en uragano (Kaj mi fartas bone, kaj mi fartas bone, kaj mi fartas bone, mi fartas bone)
Li estas tie ĉi
Ne parolu pri Bruno, ne
Kial mi ekparolis pri Bruno?
Eĉ ne unu vorto pri Bruno
Mi dovus neniam mencii Brunon
 
  • 1. hispane: «avino», ĉi tie nomo de rolulo: Alma Madrigal
Originaltexter

We Don't Talk About Bruno

Låttexter ( engelska)

Kommentarer