Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Ukrayna'nın Yanında Olun!
  • inicialoj dc

    Felisedo de nokto • La Granda Aventuro

Paylaşmak
Yazı tipi boyutu
Orijinal şarkı sözleri

Felisedo de nokto sözleri

Felisedo de nokto
Via volo pli fortas ol la mia
Felisedo de nokto
Je via fel’ havas mi malalergion
Felisedo de nokto
Vi estas mia feliĉo kaj katen’
Felisedo de nokto
Mi vin denove sekvos ĝis maten’
 
Neniu sciu pri frenezaj noktaj aventuroj
Restu kaŝita la peket’
Neniu komprenemas tiun specon de plezuro
Tio restos inter ni velura sekret’
 
Felisedo de nokto
Se mi viglas vi scias la kialon
Felisedo de nokto
Eĉ se apenaŭ estas vi reala
Felisedo de nokto
Por vi neniam estas mi tro laca
Felisedo de nokto
Mia sola drog’ mia vivkompas’
 
Neniu sciu pri frenezaj noktaj aventuroj
Restu kaŝita la peket’
Neniu komprenemas tiun specon de plezuro
Tio restos inter ni velura sekret’
Velura sekret’… Velura sekret’…
 

 

"Felisedo de nokto" çevirileri
inicialoj dc: En İyi 3
Yorumlar