Russia is waging a disgraceful war on Ukraine.     Ukrayna'nın Yanında Olun!
Paylaşmak
Yazı tipi boyutu
Çeviri
Swap languages

Mastroj De Milito

Venu mastroj de milito
vi kiuj konstruas ĉiujn pafilojn
vi kiuj konstruas la mort-aviadilojn
vi kiuj konstruas la grandajn bombojn
vi kiuj kaŝiĝas malantaŭ muroj
vi kiuj kaŝiĝas malantaŭ skribotabloj
mi volas nur ke vi sciu
ke mi povas vidi tra viaj maskoj
 
Vi faris nenion alian
ol konstrui por detrui
vi ludas per mia mondo
kvazaŭ ĝi estus via eta ludilo
vi enmanigis al mi pafilon
kaj vi kaŝiĝas de miaj okuloj
kaj vi turniĝas kaj kuras for
kiam la rapidaj kugloj flugas
 
Kiel Judaso antikvatempe
vi mensogas kaj trompas
Monda milito povas esti gajnota
Vi volas, ke mi kredu tion
sed mi vidas tra viaj okuloj
kaj mi vidas tra via cerbo
kiel mi vidas tra la akvo
forfluanta kloaken
 
Vi streĉas la pafrisortojn
por ke la aliaj ekpafu
tiam vi trankvile rigardas
kiel la mortkalkulo iĝas pli alta
vi kaŝiĝas en via domego
dum la sango de la junuloj
fluas ekster iliajn korpojn
kaj entombiĝas koten
 
Vi alĵetis la plej aĉan timon
iam ajn ĵeteblan
timon venigi infanojn
en tiun ĉi mondon
ĉar vi minacas mian filon
nenaskitan kaj sennoman
vi ne meritas la sangon
kiu fluas en viaj vejnoj
 
Kiom mi scias
por paroli ekstervice
vi dirus ke mi estas juna
vi dirus ke mi senspertas
sed unu aferon mi scias
kvankam mi pli junas ol vi
eĉ Jesuo neniam
pardonus kion vi faras
 
Permesu al mi demandi vin
ĉu via mono tiom bonas?
ĉu ĝi pagos vian pardoniĝon?
ĉu vi pensas tion ebla?
Mi pensas, ke vi malkovros
kiam via morto postulos repagon
ke la tuta mono akirita
neniam elaĉetos vian animon
 
Kaj mi esperas ke vi mortos
kaj ke via morto venos baldaŭ
mi sekvos vian ĉerkon
en la pala posttagmezo
kaj mi vidos dum vi estas malhisataj
sur vian mortkuŝejon
kaj mi staros sur via tombo
ĝis mi certos pri via morto
 
Orijinal şarkı sözleri

Masters of War

şarkı sözleri (İngilizce)

"Masters of War" adlı eserdeki deyimler
Yorumlar