Oftaj demandoj

Bonvenon en lyricstranslate.com! Tiu ĉi retpaĝaro estas destinita al la tradukado de tekstoj de kantoj kaj poeziaĵoj. La tekstoj, la tradukoj, la muzikaj filmetoj kaj ĉiu alia enhavo estas aldonitaj sole de la uzantoj de la paĝaro.

Tie ĉi vi povas:

  • - krei peton pri traduko de kanto aŭ poeziaĵo el iu ajn al iu ajn lingvo;
  • - aldoni tradukon de teksto de kanto aŭ poeziaĵo el iu ajn al iu ajn lingvo;
  • - komenti la tradukojn de aliaj tradukistoj kaj ricevi respondreagon pri viaj tradukoj – tio plibonigos viajn sciojn kaj helpos al la aliaj pliboniĝi;
  • - aliĝi al diskuto en nia forumo;
  • - trovi lertan tradukiston el iu ajn al iu ajn lingvo.

Aniĝu al ni! Estas senpage. Vi amuziĝos, dum vi helpas al aliaj uzantoj, interparolas kaj lernas, ĉar la kantoj kaj ties signifoj portas la esencon de ĉiu kulturo.

Por via oportuneco jen mallonga listo de oftaj demandoj:

Can't find the answer? Ask your question here: lyricstranslate.com forum (in public) or here: contact us form (in private)

1.1 Proceduro por aniĝi kaj ensaluti. Mia profilo

Preskaŭ ĉiu ago en LyricsTranslate.com postulas aniĝon. La neaniĝintaj uzantoj povas nur legi. Ili ne povas aldoni tradukojn aŭ tradukpetojn, ne povas taksi tradukojn, ne povas komenti, ne povas aboni paĝojn kaj tiel plu.

Tial vi devas aniĝi tuj! :) Estas senpage kaj tre facile. Tio ne postulas pli da tempo ol legi tiujn ĉi kelkajn liniojn. Ni petas vin nur pri via valida retpoŝtadreso – ni ne komunikos ĝin al iuj ajn organizaĵoj de eksteraj liverantoj kaj ne uzos ĝin por sendi al vi trudmesaĝojn.

Post la aniĝo vi povas, se vi volas, aldoni pliajn informojn al via profilo. Vi povas specifi la lingvojn, je kiuj vi interesiĝas, alŝuti profilbildon k.t.p. Ĉiuj ĉi informoj estos videblaj por ĉiuj vizitantoj de la retpaĝaro, kiuj vizitas la paĝon de via profilo.

Ĉiu uzanto rajtas havi nur unu profilon. Duoblaj profiloj (kiam ili estos trovitaj aŭ raportitaj) estos forigitaj.

Ĉu vi bezonas eĉ pli da informo? Jen do detala deskribo de la proceduro por aniĝi, ensaluti kaj redakti la sekciojn en via profilo.

Kiam vi alklakas la butonon „Ensaluti | Aniĝi“, vi vidos plenigendan formularon por ensaluti. Se vi jam havas profilon en LyricsTranslate, plenigu la respektivan informon kaj ensalutu. Kontraŭokaze vi povas elekti la butonon „Krei novan profilon“, plenigi la respektivan informon, deĉifri la CAPTCHA-bildon kaj alklikante la butonon „Krei novan profilon“ vi aliros al via profilpaĝo.

Ĉies profilpaĝo post la aniĝo estas preskaŭ malplena. Se vi sekvas la ligilojn „Redakti“ kaj „Redakti vian profilon“, vi povas alŝuti profilbildon, ŝanĝi la ensalutajn detalojn kaj specifi la informon pri tio kiel oni povas kontakti vin (per Skype, ICQ, MSN k.t.p.). Tie vi povas ankaŭ specifi la lingvojn, je kiuj vi interesiĝas kaj kiujn vi scipovas flue, altnivele, meznivele aŭ komencnivele (aŭ kiujn vi volas lerni). Post kiam vi elektas ilin, via profilo iĝas trovebla de homoj, kiuj ankaŭ interesiĝas je iuj el ili: iu lernas eble vian denaskan lingvon kaj tiel vi povas helpi por plibonigi sian scipovon. Aŭ iu lernas eble la saman lingvon, kiun vi lernas, kaj volas konsiliĝi kun vi pri lingvaj problemoj.

Ĉiu privata informo estas kaŝita kaj neniam montrita publike. Bonvolu esti atentema: ne uzu vian retpoŝtadreson kiel vian uzantnomon, ĉar se vi faras tion, ĝi iĝas videbla de eventualaj trudmesaĝantoj.

Reveni plej supren

1.2 Kiel ŝanĝi mian uzantnomon?

Se vi volas ŝanĝi vian uzantnomon, vi rajtas fari tion po unufoje ĉiumonate, afiŝante vian peton en tiu ĉi temo aŭ sendante privatan mesaĝon al LT.

Reveni plej supren

1.3 Kiel forigi mian profilon?

Por forigi vian profilon iru al via profilo, alklaku la butonon „Redakti“ kaj poste serĉu la butonon „Forigi la profilon“. Bonvolu atenti, ke tiu ĉi ago estas nemalfarebla.

Reveni plej supren

1.4 Kiel ŝanĝi la lingvon de la interfaco?

LyricsTranslate estas disponebla en multaj lingvoj danke al niaj tradukistoj de la interfaco. Se vi volas vidi la liston de lingvoj aŭ ŝanĝi vian, alklaku la butonon „Elekti lingvon“ en la supra dekstra angulo de ĉiu paĝo kaj elektu la lingvon, kiun vi volas. Se vi miselektas lingvon, kiun vi ne komprenas, vi povas ĉiam reveni al la angla (aŭ alia), ĉar la butono restas la sama sendepende de la interfaclingvo.

Reveni plej supren

1.5 Kio estas privata mesaĝo?

La sistemo por privataj mesaĝoj permesas al vi skribi mesaĝojn al la aliaj tradukistoj en la retpaĝaro. Se vi volas sendi mesaĝon, estas du manieroj por fari tion:
1. Iru en la profilpaĝon de la uzanto, al kiu vi volas sendi vian mesaĝon. Sub la sekcioj „Pri mi“ kaj „Interesoj“ kaj apud la sekcio kun la elektitaj lingvoj estas la kampo „Kontakti min“. La unua opcio estas „Sendi privatan mesaĝon“ sendepende de tio ĉu la tradukisto disponigis aliajn manierojn por kontakto. Alklaku ĝin, skribu vian mesaĝon kaj alklaku la butonon „Sendi la mesaĝon“.
2. You can send new messages from your own messages inbox (the tab is located under your own profile). There is a button “Write new message” in the top menu. Click it, type in the user’s username (the search gives you suggestions), then write your message and send it.
You can even send the same message to more than 1 user – simply divide with commas the usernames in the field “To”.

Se vi volas respondi al mesaĝo, kiun alia uzanto sendis al vi, ĝuste sub ties mesaĝo estas la kampo „Respondi“. Simple enskribu vian respondon kaj alklaku la butonon „Sendi la mesaĝon“. Vi povas ankaŭ kontroli kiel via mesaĝo aspektas, antaŭ ol vi sendos ĝin, per la butono „Antaŭrigardi la mesaĝon“.

Bonvolu atenti, ke vi devas permesi la ricevadon de privataj mesaĝoj por povi sendi kaj ricevi ilin. Ĝi estas aŭtomate permesita dekomence, sed se vi volas fari la kontraŭon, iru al via profilo, alklaku la butonon Redakti, serĉu la opcion Permesi privatajn mesaĝojn (ĝi troveblas preskaŭ plej sube de la paĝo) kaj forigu la kontrolmarkon.

If you wish to block a specific user from sending you messages, head over to the message they’ve sent you and click on “Block user”. You can later unblock them by heading over to the “Blocked users” tab in your inbox and click “Unblock” next to their name.

Reveni plej supren

2.1 Kiel aldoni tekston de kanto aŭ poeziaĵo?

Vi devas unue esti ensalutinta por povi aldoni tekston de kanto/poeziaĵo. Kiam vi volas aldoni tekston, estas tre grave uzi la jam ekzistantan informon pri la artisto/teksto en la retpaĝaro.

Unue uzu la paĝon „Serĉi artiston“ por trovi la paĝon, rilatan al la kantisto/grupo, kiu kantas la kanton, aŭ la poeton, kiu skribis la poeziaĵon.

Ĉu vi vidas la artiston, kiun vi serĉas? Se jes, uzu la butonon „Aldoni novan tekston“ en ties paĝo.

Ĉu vi ne vidas la artiston, kiun vi serĉas? Se ne ekzistas paĝo pri tiu ĉi artisto en la datumbazo, vi devas:

  • a) uzi tiun ĉi formularon por aldoni tekston;
  • b) plenigi la kampojn per la nomo de la artisto kaj per ĉiu alia aldona rilata informo (se vi scias ĝin; ĝi estos utila por la aliaj uzantoj). Tuj post kiam vi publikigas la tekston, la paĝo de la artisto estos kreita aŭtomate kaj estos trovebla per la paĝo „Serĉi artiston“.

Se vi volas aldoni tekston de kanto/poeziaĵo kun traduko(j), vidu 3.2 Kiel aldoni tradukon?.

Reveni plej supren

2.2 Kiel aldoni artiston?

Bonvolu unue kontroli ĉu la artisto, kiun vi serĉas, jam havas paĝon. La sistemo aldonas aŭtomate la paĝojn de novaj artistoj, kiam vi kreas paĝon kun la teksto. Se vi volas aldoni tekston de kanto/poeziaĵo de artisto, kiu ankoraŭ ne estas en la paĝaro, tiam iru al la ĉefmenuo plej supre: Agoj → Aldoni novan tekston. Skribu ties nomon kaj alklaku la butonon „Konfermi“. Poste vi povas aldoni aliajn informojn (landon, ĝenron, nomon en la originala skribsistemo, oficialan retpaĝaron kaj artikolon en Vikipedio). Post kiam vi publikigis la tekston, vi povas aldoni ankaŭ bildon.
Bonvolu atenti, ke la nomo de ĉiu artisto devas esti skribita per latinaj literoj, eĉ kiam ties nomo uzas alian alfabeton/skribsistemon en la originala lingvo – t.e. uzu transliteron de la originala nomo. Por faciligi la serĉadon aldonu ankaŭ la originalan nomon, sed en la kampo „Nomo en la originala skribsistemo“.

Reveni plej supren

2.3 Kiel aldoni filmeton?

Vi povas aldoni filmeton al la paĝo de ĉiu teksto, kiun vi publikigis. Por fari tion plenigu la kampon „Filmeto“ per retligilo, kiam vi aldonas novan tekston, aŭ iru al la paĝo de la teksto, al kiu vi volas aldoni filmeton, alklaku la butonon „Redakti“ kaj aldonu la ligilon al la kampo „Filmeto“.
Se vi volas aldoni filmeton al paĝo, kiun ne aldonis vi mem, bonvolu uzi la butonon „Raporti“ pli sube en la sama paĝo.

La filmeto pri poeziaĵo devas esti surbendigo de iu, kiu ĝin deklamas. Se vi ne sukcesas trovi filmeton, en kiu oni deklamas la pritraktitan poeziaĵon, bonvolu ne aldoni iajn ajn aliajn filmetojn en la kampo „Filmeto“. Tiajn filmetojn (kiuj havas ekzemple senparolan muzikon, kiu havas nenion komunan kun la verko), vi povas aldoni al la kampo „Komentario“ tuj sub la teksto.

You can embed a YouTube video so that it starts playing at a specific time by adding the parameter &t= to the link. For example, this URL starts playing at 1 minute and 40 seconds (i.e., 100 seconds): https://www.youtube.com/watch?v=DFo3U-43MqQ&t=100

In comments, you can insert a video by using this tag (see details at the link): Video Filter

Reveni plej supren

2.4 Mi ne vidas la enhavon, kiun mi aldonis

Estas du eblaj kaŭzoj:

  • I) Kaŝmemorigado. Ni uzas aktive kaŝmemorigilojn en nia retpaĝaro por plibonigi ĝian funkciadon kaj plirapidigi la aperadon de la paĝoj. Tio povas kaŭzi malfruon, kiam vi aldonas novan enhavon aŭ ŝanĝas malnovan enhavon. Por kontroli ĉu tio okazas al vi, sekvu la jenajn instrukciojn:
    • a) Ensalutu, se vi ankoraŭ ne ensalutis,
    • b) Premu la butonojn Ctrl kaj R (aŭ Cmd kaj R, se vi uzas Mac-komputilon) por reaperigi la paĝon, en kiu la enhavo, kiun vi serĉas, devas esti publikigita.
  • II) La enhavo estas malpublikigita de kontrolanto aŭ de administanto. Tio signifas, ke la enhavo, kiun vi aldonis, malobservis almenaŭ unu regulon de la retpaĝaro. Se vi aldonas enhavon, kiu estis jam malpublikigita, vi ricevos sciigon, menciantan la kaŭzojn pri tio. Se vi bezonas plian informon, vi povas konsulti tiun ĉi temon en la forumo. Se vi malkonsentas pri io, vi rajtas kontraŭargumenti, sed nur respekte. Legu paragrafon 7.1 Mi malkonsentas pri la agoj de kontrolanto. Kion mi povas fari?.

Reveni plej supren

2.5 Kiel redakti tradukon, tekston de kanto/poeziaĵo aŭ paĝon de artisto?

Vi devas unue esti ensalutinta por povi redakti enhavon en la paĝaro. Poste estas du eblaj situacioj:

I. Vi volas redakti enhavon, publikigitan de vi – tradukon, tekston aŭ paĝon de artisto, aldonitajn de vi. Tiam iru al la paĝo de la enhavo kaj vi vidos la butonon „Redakti“ plej supre (ĝuste sub la titolo de la enhavo). Kompreneble, vi devas esti ensalutinta por vidi tiun ĉi butonon.

II. Vi volas redakti enhavon, publikigitan de iu alia. Tiam vi povus sekvi unu (aŭ ĉiujn) el tiuj ĉi paŝoj:

  • a) Skribu komenton kun viaj korektoj. Tiel la ĝustaj informoj estos disponeblaj al ĉiuj vizitantoj kaj ankaŭ al la aŭtoro de la paĝo.
  • b) Skribu privatan mesaĝon, enhavantan la korektojn, kaj sendu ĝin al la aŭtoro de la paĝo, por ke tiu mem povu korekti la erarojn. Kontrolu kiam la uzanto eniris en la retpaĝaron lastfoje, ĉar eblas, ke tiu ne eniris de multa tempo, kaj via mesaĝo povus resti nelegita.
  • c) Skribu privatan mesaĝon, enhavantan la korektojn, kaj sendu ĝin al iu el la kontrolantoj aŭ el la redaktoroj.
  • d) Skribu mesaĝon en tiu ĉi forumtemo.

Ne skribu mesaĝojn kiel „Tio estas malĝuste!“ – anstataŭe klarigu kial tio estas malĝuste aŭ skribu proponon kiel plibonigi ĝin.

Reveni plej supren

2.6 Kiel peti pri transskribo de teksto de kanto?

Before requesting a transcription of the lyrics for a song, please check to see if the lyrics already exist under the artist's page on the site. The song you look for might have been uploaded with different spelling, listed in a different artist page (especially if the song's a collaboration or a cover of another song) or uploaded in the forums.

Se vi ne sukcesas trovi la tekston, kiun vi serĉas, tiam kreu transskribpeton. Por aliri al ĝi iru al la menuo plej supre en ĉiu paĝo: AgojKrei transskribpeton.

Note that most of the fields can be left blank if you're not sure of the artist. The only mandatory fields are a link to a sound or video file, and the language (you may select "Unknown" if you don't know it).

Please note that the number of transcription requests is limited based on your role. The daily limit for the role Master and above is 20 requests, 15 requests for Senior Members, 10 requests for Members, and 5 for other roles.

Reveni plej supren

2.7 Covers and alternative performances

If there're multiple artists who performed or covered the song, they should be listed in the "Also performed by" field while adding the song. In such a case, translations would be available for all artists who performed the song.

Remixes and covers are allowed, but only if there's a major difference between the remix and the original lyrics (stanzas removed, verses omitted, etc.) or there is a proof in form of a video or a sound recording that the cover was performed by the given artist.

Reveni plej supren

2.8 Filmmuziko

Se vi volas aldoni kantojn de filmmuziko al la datumbazo, bonvolu aldoni la titolon de la filmo, muzikfilmo aŭ muzikteatraĵo kiel la nomon de la artista paĝo. Poste aldonu en la kampo „Gastartisto(j)“ la nomojn de la artistoj, kiuj plenumis la kanton – la sistemo petos vin aldoni novan artiston, se paĝo pri tiu ankoraŭ ne ekzistas en la paĝaro, do aldonu ĉiujn pripetitajn datumojn. Por precizigi la nomojn de la aktoroj kaj ties herooj aldonu tiun ĉi informon en la kampo „Komentario“, ne en alia kampo.

Please don't add artist pages for each language the movie/musical/TV show has been performed in. Instead, add an entry with the name of the original version of the movie/musical/TV show. When dealing with foreign language versions of the songs, add the names of the songs in their respective languages and their original name between brackets. Examples: 'Ich liebe dich [I Love You]', 'A Love Song [Uma Canção de Amor]' and so on. This is done so that all the lyrics of all foreign versions of the songs (and the show) - as well as their translations - can be easily found in a single page.

All soundtrack pages must be accompanied by the following tags in their names: '(OST)' for movies; '(musical)' for showtunes. These pages must have 'Soundtrack' selected as the genre. A normal artist should not have its genre marked as such.

A year be put after (OST) for Live action versions of older movies like: Beauty and the Beast (OST) [2017], Cinderella (OST) [2015], etc.

If the soundtrack has been translated into different variations of a same language, feel free to add content in both of them, just add a tag citing the name of the variation between parenthesis - and after the original song title. For instance: 'Yo te amo [I Love You] (Spanish)', 'Une chanson d'amour [Uma Canção de Amor] (Canadian French)', and so on. However, if the variation already is in our language lists, select it as the language of the lyrics - in this case you don't have to add a language tag.

If a song has been recorded specifically for the movie, please add the film title as an artist, with all real performers as featuring artists.

Soundtrack lyrics are to be treated as normal lyrics. That means that if you know an artist who did a cover of a song, you can add their name(s) to 'Also performed by'. That way, if the artist who covered it exists, the song will be linked to their page as well.

Do not add the original lyrics as a "translation" to a cover version of the same song, the same applies to adding the lyrics of cover versions as "translations" to the original version. These translations will be unpublished, only submit a translation that matches the lyrics you want to translate.

Reveni plej supren

2.9 Propra poezio

Vi rajtas publikigi vian propran poezion. Por fari tion aldonu vin mem kiel novan artiston kaj publikigu la enhavon, kiun vi volus, ke ĝi estu en la retpaĝaro.

Reveni plej supren

2.10 Kolektoj

Kolekto estas aro da diversaj paĝoj, rilataj al ia komuna temo. Vi povas aldoni tekstojn, tradukojn, artistojn aŭ ian ajn miksaĵon el ili al via kolekto. Vidu tie ĉi por ideoj.

Ĉiuj kolektoj devas enhavi pli ol unu elemento.

Reveni plej supren

3.1 Kiel peti pri traduko de kanto aŭ poeziaĵo?

Vi devas unue esti ensalutinta por povi peti pri traduko. Poste, se vi scias certe la nomon de la artisto kaj la titolon de ties kanto/poeziaĵo, faru jene:

  • a) Unue serĉu en la traduka datumbanko. La traduko, kiun vi serĉas, eble jam ekzistas tie.
  • b) Due serĉu en la tradukpeta datumbanko. La traduko, kiun vi serĉas, eble jam estas pripetita de iu alia. Se estas tiel, sekvu la ligilon kaj alklaku la butonon „Ricevi sciigojn pri la paĝo“ en la paĝo de la peto. Vi ricevos sciigon, kiam iu aldonos la tradukon.
  • c) Third, if that’s not your case, use artist search by artist database

    Have you found the artist who sings the song you’re interested in?

    If yes, then find the title of your song on the artist’s page, follow the link, and use ‘Request new translation’ button on the song page. If there’s no such song in a song list, use the ‘Request new translation’ button on the page. In this case you’ll be asked to provide the song lyrics - to make it possible for a translator to read and translate the song.

    If there’s no such artist, use the menu at the top of the page: Menu -> Actions -> "Add new request" button. Then you’ll be asked to add artist’s name and additional information about this artist (if you know any - it’ll be useful for others).

If you can’t go through all the previous steps because you don’t know an artist name and / or a song title are incorrectly spelled, first use forum to identify it.

Please note that the number of requests is limited to two open requests per one song (four for Super Members), 20 requests per day, 100 requests per month. Completed requests are not taken into account.

You may also see: 3.3 How do I use ‘add new translation / request a translation’ forms

Reveni plej supren

3.2 Kiel aldoni tradukon?

First of all, you should be logged in to add a translation. Also, when you want to add a translation, it’s very important to use lyrics and artist information which may already exist on the site.

First, look for the song you want to translate. That song might already be on LT, either under the artist you want or under another artist - e.g. the original artist, if your song is a cover. Even if you didn't know, the song might be from another artist, and already be on LT.

If you didn't find the song this way, try looking on the page of the artist you want to specify for the song, and look there.

If you still can't find it, use artist search to find a page related to a singer / band who sings the song you’d like to translate.

Ĉu vi trovis la artiston, kiun vi serĉas?

  • If yes, then you should
  • a) find the song name on the artist’s page
  • b) follow the link - you’ll see an “Add new translation” button on the song’s page
  • If there’s no such song in a list, use the “Add new translation” button which is on the artist’s main page. In this case you’ll be asked to add original lyrics text along with its translation.

Ĉu vi ne sukcesas trovi la artiston, kiun vi serĉas?

  • Se la artisto, kiun vi serĉas, ne ekzistas en la datumbanko de la paĝaro, vi devas
  • a) uzi la menuon plej supre en ĉiu paĝo: Agoj → Aldoni novan tradukon;
  • b) there fill in artist’s name and additional information about this artist (if you know any - it’ll be useful for others), lyrics text and your translation. After that, an artist’s page with lyrics and translation will be created automatically

You may also see: 3.3 How do I use ‘add a translation / add a request’ forms?

Reveni plej supren

3.3 Kiel uzi la formularojn „Aldoni novan tradukon“ kaj „Krei tradukpeton“?

La formularo por aldoni novan tradukon estas tie ĉi.

La formularo por krei tradukpeton estas tie ĉi.

Kiam vi kreas tradukpeton aŭ aldonas novan tradukon, vi devas specifi la tutan rilatan informon: la nomon de la artisto, la titolon de la teksto de la kanto/poeziaĵo, ties originalan lingvon kaj la lingvon, al kiu vi volas, ke ĝi estu tradukota.

It will make your task easier by lessening the quantity of information you have to fill in. It will also make the site database tidier, by avoiding duplicate information.

If you can’t find artist or song in our database, then you’re welcome to use the form, and after that all required pages are created automatically, i.e. artist / song / translation / request pages.

Se vi volas publikigi tradukon kaj se jam ekzistas plenumenda peto pri ĝi, sed vi ne volas plenumi tiun ĉi peton, do ekzistas la opcio ne fari tion. Sub la traduko vi vidos la jenon: „Plenumi ekzistantan peton: [✓] peton de (nomo de la uzanto)“. Se vi forigas la kontrolmarkon, via traduko estos publikigita, sed la peto restos neplenumita.

To use these forms you should have javascript enabled in your browser. See also How to enable javascript in my browser.

Reveni plej supren

3.4 Duoblaj tradukoj

Translations that are too close to the original lyrics or previously added song translations are not allowed. Please do not add duplicate translations if you'd like to change a couple of words. In this case it’s better to point to inaccuracies in comments, or contact a translator via PM service.

If you want to add your own unique translation, add a translation as a new one. See 3.2 How do I add a translation?

Reveni plej supren

3.5 Petoj pri alternativaj tradukoj

Senior Members are allowed to request alternative translations even if a song is already translated to the target language.

If a song was already translated into a language you wanted, please do not request a new translation before checking. Read the translation, if you think there are minor things that need to be altered, check if whoever added it is still active, then leave a comment. If the user who submitted this original translation is no longer active in the website, open a new request - but please leave a comment explaining. Also, before opening a request, please check the site (as you might be adding a request for a duplicate entry which has already been translated into the language you want elsewhere).

Reveni plej supren

3.6 Taksi tradukojn

Ĉiu aniĝinta uzanto, kiu havas la rolon „Malaltranga ano“ (aŭ pli altan), povas taksi tradukojn, publikigitajn de aliaj tradukistoj. Tiucele oni uzas steletojn (el 1 al 5 steletoj). Se vi taksas tradukon per malpli ol 5 steletoj, vi devas skribi komenton por klarigi kio povas esti plibonigita viaopinie.

Por via oportuneco jen la proksimuma signifo de ĉiu takso:

  • 1 – malbonega traduko. Ĝi ŝajnas esti maŝinfarita (vidu 3.8 Pri la uzado de la servilo Google-Tradukilo kaj aliaj maŝintradukiloj). Ĝi estas tiel malbona, ke ĝi ne devas esti publikigita tie ĉi.
  • 2 – tre malbona traduko. Ĝi havas iom da senco, sed ankaŭ multajn sintaksajn kaj gramatikajn erarojn.
  • 3 – mezkvalita traduko. Estas eraroj, la aŭtoro povus plibonigi la tradukon.
  • 4 – bona traduko. Ĝi ne nepre estas la plej bona, sed la laboro estas respektinda. Ĝi havas malmultajn sintaksajn erarojn kaj neniom (aŭ preskaŭ neniom) da gramatikaj eraroj.
  • 5 – bonega traduko. Mi ne vidas malperfektaĵojn.
Kanteblaj tradukoj estas tute akceptindaj, sed tio, ke ili povus ne sekvi la originalan ritmon aŭ esti kanteblaj, ne signifas, ke ili nepre meritas altan takson.

Reveni plej supren

3.7 Ĉu mi rajtas aldoni tradukon, faritan de iu alia?

Antaŭ ol publikigi vian tradukon vi devas elekti unu el la ĉi-subaj opcioj:

  • ○ Jes, mi estas la aŭtoro.
  • ○ Ne, mi ne estas la aŭtoro
Elekti la unuan opcion permesos al vi publikigi vian tradukon. La dua opcio postulas, ke vi publikigu ligilon al la paĝaro, el kiu vi prenis la tradukon – kontraŭokaze vi ne povos publikigi ĝin.

La fonto povas esti aldonita mane de kontrolanto, se oni pruvas, ke ĝi ne estas menciita en la traduko kaj estas kopiita de alia loko.

Se vi volas aldoni tradukon, faritan de iu alia, bonvolu certiĝi, ke ties aŭtoro ne kontraŭas ĝian kopiadon. Ĉiam aldonu rektan retligilon al la fonto de la traduko. Bonvolu atenti, ke se la aŭtoro faras plendon pri ĝi, via traduko estos forigita.

Reveni plej supren

3.8 Pri la uzado de la servilo Google-Tradukilo kaj aliaj maŝintradukiloj

Estas malpermesite aldoni tradukojn, faritajn de iaj ajn maŝinaj tradukiloj, ekzemple de Google-Tradukilo. La uzantoj, kiuj publikigas tiajn tradukojn, povas esti forbaritaj. La malpermeso inkluzivas ankaŭ maŝinfaritajn tradukojn, kiujn la uzanto mem redaktis poste.

Se vi ne havas sufiĉe da scio pri iu lingvo aŭ sperto kun ĝi, ne publikigu tradukojn en ĝin. Vi rajtas peti pri helpo en la forumo kaj publikigi tian tradukon, sed nur kiam la anoj, kiuj helpis vin, opinias, ke ĝi estas sufiĉe bonkvalita.

Reveni plej supren

3.9 Transliteroj

Languages in lyrics pages are expected to be written in their native scripts (e.g. Russian parts of a song are expected to be written in Cyrillic alphabet). To help people who cannot read the original scripts, one may rewrite (or copy) the lyrics in a different script (typically, roman letters). This is known as a transliteration.

If you want to upload a transliteration, upload it as if it were a translation to another language, but when asked for a language, select "Transliteration". You may upload more than one transliteration to a single song.

Partial transliterations ( transliteration in two scripts) are not allowed.

If this was correctly done, links reading "Original" and "Transliteration" will appear above the lyrics, like here. (If there's more than one transliteration, there will be links for "Transliteration 1", "Transliteration 2" ...) Clicking any of the links will change the song lyrics to a different script, instantly and without reloading the page (JavaScript must be enabled in order to do this).

Se vi petas pri translitero, estas rekomendinde mencii en la komentkampo en kiu skribsistemo vi volas, ke ĝi estu (latina, cirila, korea, nagario aŭ alia).

Transliterations of titles written in alphabets other than Latin must always be provided in the designated field, below the title field.

Reveni plej supren

3.10 Fonetikaj transskriboj

Vi rajtas aldoni ankaŭ fonetikajn transskribojn, por ke la uzantoj povu legi voĉe la tekston sen scii la lingvon. Oni uzas la Internacian Fonetikan Alfabeton (IFA) tiucele.

The method to upload transcriptions to IPA is like the one to upload transliterations, but the system doesn't allow to swap instantly lyrics and transcriptions; IPA is treated like a normal language.

Reveni plej supren

3.11 Dialektoj, planlingvoj kaj formortintaj lingvoj

Nek la tekstoj de kantoj aŭ poeziaĵoj, nek la tradukoj devas esti en la plej parolitaj lingvoj; la paĝaro enhavas tekstojn kaj/aŭ tradukojn en planlingvoj (ekzemple en Esperanto, la klingona kaj la kvenja), en dialektoj (mezgermanaj dialektoj, turkaj dialektoj, torlakaj dialektoj) kaj en mortintaj lingvoj (kiel la latina kaj la galegportugala).

However, constructed languages that have no real meaning or way of being translated will not be added to the list until their creator expands on the language.

Reveni plej supren

3.12 Lingvoj, kiuj mankas en la listo

Se vi volas aldoni tekston aŭ tradukon en lingvo, kiu mankas en la listo, bonvolu demandi en la forumo aŭ petu estraranon, ke oni aldonu la deziratan lingvon al la listo.

You can choose "Other" as a language in the language list: in that case, either include a comment in your song, or change it to the correct one as soon as possible. If you add a translation in the "Other" language, a comment with specified language is required.

Reveni plej supren

3.13 Mi komencis lerni novan lingvon. Ĉu mi rajtas traduki al ĝi?

Bonvolu ne traduki, se vi estas komencanto kaj ne havas sufiĉe da scioj pri iu lingvo. Vi povas ĉiam peti aliajn denaskajn parolantojn pri helpo, sendante al ili privatan mesaĝon aŭ petante ilin pri kontrollego, sed se via traduko havas nenian sencon, ĝi povas esti malpublikigita. Kvankam LyricsTranslate estas forta lernilo kaj povas helpi al vi plibonigi viajn lingvajn scipovojn, ni rekomendas, ke vi anstataŭe kreu tradukpeton, se vi opinias, ke vi ne havas sufiĉe da scioj pri la lingvo.

Reveni plej supren

3.14 Tradukaj etikedoj

Kiam vi aldonas aŭ redaktas tradukon, vi povas altribui unu aŭ plurajn el la ĉi-subaj etikedoj por precizigi ĝiajn specifojn:

Komentariita – la traduko havas aldonan informon, celantan klarigi aferojn en la teksto, por kiuj necesas aldona scio (intertekstaj referencoj, kulturaj specifoj, biografiaj referencoj kaj aliaj).

Egalritma – la traduko havas la saman nombron da silaboj kiel en la originala teksto kaj konservas ties metrikon kun precipe natura silabakcentado.

Metered - follows a (more or less) regular rhythmic structure.

Poezia – eblas deflankiĝoj de la signifo de la originala teksto (ekz. aldonaj vortoj, aldona aŭ forigita informo kaj/aŭ anstataŭigitaj konceptoj/ideoj per aliaj).

Rimita – la versoj rimiĝas kaj ĝenerale (sed ne nepre) sekvas la rimaranĝon de la originala teksto.

Kantebla – la traduko povas havi ritmajn nekoheraĵojn, sed ili ne malhelpas la kantadon.

3.15 Aldoni enhavon en planlingvoj

La planlingvo devas esti publike alirebla kaj havi la jenajn: alfabeton, leksikonon (vortaron), gramatikon, sintaktikajn sistemojn kaj fonologion.

Se la lingvo estas nelernebla de aliaj homoj, ĝi estos forigita, se nur la homo, kiu publikigis ĝin, scias kion diras la traduko.

Reveni plej supren

4.1 Kion utilas la idiotismoj?

Idiom is a phrase or a fixed expression that has a figurative, or sometimes literal, meaning. Idioms database is for storing idioms in different languages and, of course, their meanings, translated (or not) to other languages. Some phrases used in song lyrics are difficult to understand, that’s why we added idioms databank to the site. Users can add new idioms, meanings (definitions) to existing idioms, request idiom for explanation, etc. See next Q’s for details.

Reveni plej supren

4.2 Kiel aldoni novan idiotismon?

Iru al la ĉefmenuo: AgojAldoni novan idiotismon.

Bonvolu ensaluti por aldoni novan idiotismon.

Reveni plej supren

4.3 Kiel aldoni novan klarigon al ekzistanta idiotismo?

To add a new explanation to existing idiom, you can use Add an explanation button on the idiom page.
To find idiom page, use idiom search.

Reveni plej supren

5.1 Poentoj

Tiu ĉi retpaĝaro uzas poentsistemon por montri kiom da sperto havas ĉiu uzanto kun ĝi. Vi ricevas poentojn aldonante enhavon kaj vi bezonas difinitan kvanton da poentoj por povi uzi la paĝaron sen iuj limigoj: ekzemple sendi mesaĝojn, publikigi retligilojn, krei petojn, uzi la profilagordojn k.t.p.

  • 10 poentoj por publikigi tradukon;
  • 4 poentoj por krei kolekton;
  • 1 poento por publikigi transliterigon aŭ por aldoni prinoton;
  • 1 poento por aldoni idiotismon aŭ tekston de kanto/poeziaĵo;
  • 6 poentoj por publikigi tekston plenumante transskribpeton;
  • 2 poentoj por aldoni klarigon de idiotismo;
  • 2 poentoj por aldoni artiston.
  • 2 points for adding subtitles

La poentoj estas bona maniero vidi kiom da sperto havas ĉiu uzanto kun la paĝaro, sed ne rigardu ilin kiel nedubeblan fidindaĵon, ĉar la poentoj montras la kvanton de la enhavo, publikigita de la uzanto, ne ties kvaliton.

Fojfoje la administrantaro de la paĝaro povas aldoni poentojn mane, ekzemple kiam uzanto tradukas la interfacon en alian lingvon.

See also 5.2 Roles and 3.6 Translation ratings

Reveni plej supren

5.2 Roloj

Jen listo de la uzantroloj en LyricsTranslate.com:

  • Novulo (0 – 29 poentoj);
  • Malaltranga ano (30 – 119 poentoj);
  • Ano (120 – 449 poentoj);
  • Altranga ano (450 – 899 poentoj);
  • Superano (900 – 1999 poentoj);
  • Spertulo (2000 – 4999 poentoj);
  • Majstro (5000 – 9999 poentoj);
  • Guruo (pli ol 10000 poentoj).

Ĉiu aniĝinta uzanto ricevas novan rolon aŭtomate laŭ la kvanto da amasigitaj poentoj (vidu la antaŭan artikolon: 5.1 Poentoj). Tiuj ĉi poentoj estas donitaj pro la kvanto da enhavo, aldonita de la uzanto. Por taksi la kvaliton de ties tradukoj vizitu ties profilon – tie vi trovos la notojn, donitajn al ties tradukoj.

La „malaltrangaj anoj“ akiras la eblon taksi tradukojn.

La „anoj“ povas sendi amikiĝpetojn, krei kolektojn kaj aldoni subskribojn al siaj tradukoj.

Senior Members can use the Stop-list, hide their online status, and request alternative translations.

If a user reaches the "Super Member" role, they can change his user role to any desired message. This custom role will be shown on any page of his translations in the "About translator" block.

Experts are able to edit any Artist information, and organize translations in their profiles.

User can hide his user role from “About translator” block, shown at the top right on a translation page. To do this, use a top page menu: Menu -> Profile -> Edit Profile -> “Hide your role from "About translator" block” option.

Vidu ankaŭ 5.1 Poentoj kaj 3.6 Taksi tradukojn.

Reveni plej supren

5.3 Insignoj

Badges are given by a site administration to translators who have achieved some outstanding results. Nominations may vary, e.g.:

  • best translator (user owns lots of translations with high visitors ratings)
  • best voter (user has left lots of adequate visitor ratings for other users’ translations)
  • best video editor (user has added lots of video clips to own and others’ translations)
  • etc.

As a rule, a badge for every nomination is given yearly to a narrow circle of translators.

Translator’s badges are shown in an “About translator” block. If you want to hide your badges from this block, use a top page menu: Menu -> User Profile -> “Hide your badges from "About translator" block” option.

Reveni plej supren

5.4 Sciigoj

Any registered user can subscribe to some content types, e.g. to a translation request, or to a translation page. You will receive notifications by e-mail in case of any changes on the page, including appearance of new comments.

You can manage frequency of new notifications (momentarily / hourly / daily) via your notifications page: Menu -> Notifications -> Notifications settings

Reveni plej supren

5.5 Traduki la interfacon

Ni volus disponebligi la interfacon de LyricsTranslate en diversaj lingvoj. Nuntempe ni povas fari tion per la helpo de niaj vizitantoj – t.e. per via helpo. Se vi volus helpi, legu tiun ĉi paĝon kaj sekvu la instrukciojn. :)

Plej kontribuintaj

5.6 Kontrollegi

Ĉiu tradukisto povas peti pri kontrollego de sia teksto/traduko, por ke la aliaj anoj povu vidi facile kie oni bezonas ilian helpon. Vi trovos la butonon „Peti pri kontrollego“ sub la teksto/traduko de ĉiu paĝo. La aniĝintaj uzantoj povas serĉi tekstojn/tradukojn, kiuj bezonas kontrollegon.

Reveni plej supren

5.7 La opcio „Nun tradukata“

Se vi volas plenumi tradukpeton kaj sciigi la aliajn uzantojn, ke vi tradukas la tekston nun, alklaku la butonon „Nun tradukata“.

Vi povas marki ne pli ol 5 petojn samtempe per tiu ĉi butono.

Per la ĉefmenuo vi povas aliri la liston de tradukpetoj, markitaj per „Nun tradukata“.

Se la traduko ne estas preta post tri tagoj, la etikedo „Nun tradukata“ estas forigita aŭtomate.

Eĉ kiam iu tradukisto markas tradukon per tiu ĉi etikedo, ĉiu alia uzanto povas plenumi la tradukpeton. Kiam tio okazas, la traduko malaperos de via listo de nun tradukataj tekstoj.

Reveni plej supren

5.8 Blokitaj uzantoj

La sekcio „Blokitaj uzantoj“ en via profilo permesas al vi haltigi iujn uzantojn komenti sub viaj tradukoj. You can find it on your profile in the top menu.

La opcio iĝas alirebla, kiam vi atingos la rolon „Ano“.

La maksimuma nombro da uzantoj, kiujn vi povas aldoni al la listo, estas 5.

Tiu ĉi limigo ne aplikiĝas al kontrolantoj kaj administrantoj – vi ne povas aldoni ilin al la listo.

Reveni plej supren

5.9 Explicit content

Explicit content rules are available here.

Reveni plej supren

6.1 Uzi detalan serĉadon

The search form you see in a header of every page of LyricsTranslate.com uses Google search. It’s convenient for a general full-text search through all song texts, comments, forum posts etc., but has some restrictions (inconvenient display of result pages).

Try using advanced search because it allows very fine tuning of your search query.

In the advanced search forms, the "Language" field has 3 options:

  • 1) Or - search for an occurrence of any of the selected languages (by default)
  • 2) And - search for simultaneous occurrence of all selected languages
  • 3) Exact - the same as 2), plus the number of languages is taken into account. For example, if one language is selected, the search will not show songs in several languages

For text fields, it is possible to use a minus sign in front of a word to exclude unnecessary results.

Reveni plej supren

6.2 Aldoni piednotojn

Por aldoni piednotojn al iuj ajn teksto aŭ traduko bonvolu uzi la etikedojn [fn] kaj [/fn] ĝuste tie, kie vi volas, ke la piednoto aperu – en la teksto mem. Inter tiuj ĉi du etikedoj vi devas skribi la tekston de la piednoto, ekzemple: [fn]Skribu la tekston tie ĉi[/fn]. La nombroj de ĉiuj piednotoj estos aldonitaj aŭtomate.

You can also use a "value" attribute to a) set the numbering to start from the given value, or b) to set an arbitrary text string as label.
Ex:
[fn value="5"]This becomes footnote #5. Subsequent are #6, #7...[/fn]
[fn value="*"]This footnote is assigned the label "*"[/fn]
Using value="" you can have multiple references to the same footnote in the text body.
[fn value="5"]This becomes footnote #5.[/fn]
[fn value="5"]This is a reference to the same footnote #5, this text itself is discarded.[/fn]

Reveni plej supren

6.3 Aldoni prinotojn

Annotations are for adding meaning to the lyrics. Annotations should be helpful for translators since they explain context or history, allusions to other songs. Explaining slang is a good example of annotation. It is like footnotes, that anyone can add. Annotations are not for corrections of lyrics.

Annotations can be added to song lyrics. To create an annotation, select a part of the song, and click on the "annotate" button that will appear. Your role should be Junior Member (and above) to add an annotation.

The following markup is available for annotations:
*italic*
**bold**
[link text](https://linkaddress)

Kiam vi kreas prinoton, bonvolu uzi nur la lingvon de la teksto aŭ la anglan.

Reveni plej supren

6.4 Hotkeys

On the song and translation pages, you can switch languages in the left tab using hotkeys:
for Windows: "alt" + a number from 0 to 9
for MacOS: "ctrl" + a number from 0 to 9

Reveni plej supren

7.1 Mi malkonsentas pri la agoj de kontrolanto. Kion mi povas fari?

Se vi malkonsentas pri la ago(j), plenumita(j) de kontrolanto, vi tute rajtas kontraŭargumenti por trovi reciprokan konsenton, sed vi devas esti respektema. Vi devas ankaŭ atenti, ke se vi ignoras la avertojn de kontrolanto kaj insiste malobeas la regulojn post la unua averto, tio povas certigi al vi provizoran aŭ daŭran forbaron. Se vi malkonsentas pri la agoj de kontrolanto, bonvolu kontakti la administrantojn, sed estas ĉiam preferinde provi trovi interkonsenton.

Reveni plej supren