✕
Esperanto
Traduzione
Originale
Kalkuli la korpojn
Clicca per vedere il testo originale (Francese)
Tute sola, mi ne volas morti pro honto
Diseriĝinte sur la sojlo
Kaj kalkuli la falantajn korpojn
Mi ne volas resti sola
Mi pensis, ke mensogoj doloras
Sed la vero estas eĉ pli malbona
La stultuloj konvertiĝas amase
Kaj la kanajloj progresas
La arkitektoj desegnas por ni iluzion
Kaj indiferenco malfermas al ni la vojon
Mi kalkulas la falantajn korpojn
Kiel mortintajn foliojn sur la gazono
Tute sola, mi ne volas morti pro honto
Diseriĝinte sur la sojlo
Mi ellasos sangon sur mian folion
Mi rigardas morti la mondon
Mi pensis, ke mensogoj doloras
Sed la vero estas eĉ pli malbona
La murdistoj desegnas por ni iluzion
Kaj nescio malfermas al ni la vojon
Mi kalkulas la falantajn korpojn
Kiel mortintajn foliojn sur la gazono
Tute sola, mi ne volas morti pro honto
Diseriĝinte sur la sojlo
Mi ellasos sangon sur mian folion
Mi rigardas morti la mondon
Pensante momenton pri l’afero, konscie kaj klarvide
Mi vidas, ke ĝi estas malsimpla sed ebla
Eble la stultuloj nombras milionojn
Sed racio progresas
La servutuloj ankoraŭ nombras milionojn
Sed malkonkordo progresas
Mi esperas, iom pli fore
Rompi la honton, kiu retenas min
Sola, mi ne volas morti pro honto
Rezignaciinte antaŭ la elprovo
Mi ne volas morti pro honto
Kaj akcepti la funebron
Mi rigardas morti la mondon
Diseriĝinte sur la sojlo
Mi ellasos sangon sur mia folio
Mi rigardas morti la mondon
| Grazie! ❤ |
| Puoi ringraziare l’utente premendo questo tasto |
Pubblicato da
La maskita verdulo 2023-07-15
✕
Commenti
- Accedi o registrati per inviare commenti