• Mariah Carey

    All I Want for Christmas Is You → Esperanto çevirisi→ Esperanto

Favoriler
Paylaşmak
Altyazılar
Font Size
Çeviri
Swap languages

Ĉio, kion mi volas por Kristnasko, estas vi

Mi ne volas multon por Kristnasko;
estas nur unu afero, kiun mi bezonas.
Al mi estas indiferente pri la donacoj
sub la kristnaska arbo.
Mi volas nur vin por mi mem
pli ol kiom vi povus scii.
Plenumu mian deziron.
Ĉio, kion mi volas por Kristnasko, estas vi.
 
Mi ne volas multon por Kristnasko;
estas nur unu afero, kiun mi bezonas.
Al mi estas indiferente pri la donacoj
sub la kristnaska arbo.
Mi ne devas pendigi mian ŝtrumpeton
tie, sur la kameno.
Sankta Nikolao ne feliĉigos min
per ludilo je Kristnasktago.
Mi volas nur vin por mi mem
pli ol kiom vi povus scii.
Plenumu mian deziron.
Ĉio, kion mi volas por Kristnasko, estas vi,
vi, kara.
 
Mi ne petas pri multo por tiu ĉi Kristnasko;
mi ne deziras eĉ neĝon.
Mi nur daŭros atendi
sub la blanka visko.
Mi ne faros liston kaj ne sendos ĝin
al Sankta Nikolao sur la Norda poluso.
Mi eĉ ne maldormos por aŭdi
tiun magian hufoferklakon de la boacoj,
ĉar mi volas nur ke vi estu tie ĉi ĉi-nokte
kaj ke vi tenu min tiel malvaste.
Kion pli ol tio mi povas fari?
Kara, ĉio, kion mi volas por Kristnasko, estas vi,
vi, kara.
 
Ĉiuj lumoj brilas tiel hele ĉie
kaj la sono de infanrido plenigas la aeron.
Kaj ĉiuj kantas,
mi aŭdas la tintilojn sonori.
Sankta Nikolao, ĉu vi ne alportos al mi tiun, kiun mi vere bezonas?
Ĉu vi ne bonvolos alporti mian karan al mi?
 
Mi ne volas multon por Kristnasko;
tio estas ĉio, pri kio mi petas.
Mi volas nur vidi mian karan
stari ĝuste malantaŭ mia pordo.
Mi volas nur vin por mi mem
pli ol kiom vi povus scii.
Plenumu mian deziron.
Kara, ĉio, kion mi volas por Kristnasko, estas vi,
vi, kara.
 
Ĉio, kion mi volas por Kristnasko, estas vi, kara. (×4)
 
Orijinal şarkı sözleri

All I Want for Christmas Is You

şarkı sözleri (İngilizce)

Yorumlar