Persone

Longe for şarkı sözleri

Favorilere ekle
Arrow down
Dil:
Esperanto
Albüm:
62 minutoj

Longe for

La suno ĵetas lumon al la urba strat’
Finfine la printempo venis
Mi vidas ĉion nun en tute nova stat’
kaj ĝojas nun ĉar mi eltenis
 
La sento kreskas ke mi estas viva hom’
ĉar eblas vivi pli facile
La tuta mondo estas mia propra dom’
La koro batas maltrankvile
 
por vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’
 
La verda parko estas nun la renkontej’
same mirinde ĉiujare
Dum tia tag’ mi pensas ke mi ŝatus plej
nur trinki vinon apudmare
 
Mi vere ŝatas la printempon tie ĉi
sed dum la tagoj mi laboras
Kaj kvankam mi amas la amikojn ĉirkaŭ mi
okazas foje ke mi ploras
 
por vi, ĉar vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’
 
Tro longe jam atendis mi
sed tamen mi atendos pli
 
La suno ĵetas lumon al la urba strat’
kaj lante la somero venas
sed kvankam ĉio estas nun en nova stat’
vi sciu ke mi apartenas
 
al vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’
Beğeniler 1
Butona tıklayarak içerik sahibine teşekkür edebilirsiniz
expand collapse Şarkı detayları
withonel withonel
19 Nis 2025 - 21:18 tarihinde gönderildi

Çeviriler

Yorum eklemek için giriş yapın veya kayıt olun.
Giriş Giriş Kullanıcı Üye Ol