Aria

Аттила (Attila) - Esperanto translation

Album:
Феникс
Original lyrics
Translation

Аттила

Atilo

Mano lia malgranda,
Sed en ĝi regas li tutmondon,
Kiel kompatindan birdidon,
Vundante per ungego.
 
Kaj ne kuracos vundojn
Lia venka festeno,
Monstrecon de lia vizaĝo
Ne kaŝos fulgo.
 
Dia kolero,
Plago de ĉielo
Glutas ŝviton kaj polvon,
Vivo en selo,
Brilo de morto
En pinto de l' fato.
 
Vortico de l' hordo
Ĉion malbonaĵaron unuigis,
Ĝermano aŭ skito
Akiron dividas.
 
Atilaj lignofajraj fumo
Portas kun si peston,
Kaj barbara motivo
Brule nenigas kredon...
 
Okcidento ĉi tie,
Sub l' mano,
Per glavoj elbatos pordon...
Batalkriis
Stepa spirito,
Malica azia besto!
 
Super ni estas flago de blua ĉielo,
Ne havas timon en brilo de malvarmaj okuloj!
Ne havas regulon en ĉi tagiĝa horo,
Ĝis subiro l' morto juĝos nin.
 
Mortiga amo,
Malica sorto
En edziĝfesta festeno
Pasigas oni triznon.
 
Venenita vino
Veneno sur liaj lipoj
Kiel amara kiso,
Lasta en vivo.
 
Per gorĝo lupolon,
Per gorĝo sangon,
Ĉion vivon drinkis sovaĝulo...
Kiu estas nun
Filo de Ventoj,
La caro de kruelaj hunoj?
 
Super ni estas flago de blua ĉielo,
Ne havas timon en brilo de malvarmaj okuloj!
Ne havas regulon en ĉi tagiĝa horo,
Ĝis subiro l' morto juĝos nin.
 
Okcidento ĉi tie,
Sub l' mano,
Per glavoj elbatos pordon...
Batalkriis
Stepa spirito,
Malica azia besto!
 
Super ni estas flago de blua ĉielo,
Ne havas timon en brilo de malvarmaj okuloj!
Ne havas regulon en ĉi tagiĝa horo,
Ĝis subiro l' morto juĝos nin.
You can thank submitter by pressing this button
expand collapse Translation details
ĈtabsĈtabs
submitted on 27 Apr 2023 - 10:09
Author's comments:

arbtttrn6

Play video with subtitles
Log in or sign up to add a comment.
Log in Log in User Sign up

Translations