✕
Translation
Malamiko
(Zorgu pri vi mem...!)
Mi ekkonscias pri la sonoj de la silento, kiuj permesas
Al mia menso kuradi ĉirkaŭe, metante mian orelon ĉe la grundo
Mi serĉas por ekvidi la rakontojn rakontatajn
Kiam mia dorso estas turnita al la mondo, kiu ridetis, kiam mi estis turnita al ĝi
Diras ili al vi, ke vi estas la plej granda
Sed kiam vi forturnas, ili malamas nin
Ho, jen la mizero
Ĉiu volas esti mia malamiko
Ŝparu la simpation
Ĉiu volas esti mia malamiko-ko-ko-ko-ko
(Zorgu pri vi mem...!)
Mia malamiko-ko-ko-ko-ko
(Zorgu pri vi mem...!)
Sed mi pretas
Viaj vortoj estas sur la muro, ĉar vi preĝas por mia falo
La ridegaĉon en la ĉambregoj, kaj la finomojn per kiuj oni min nomadis
Mi akumulas en mia menso, kaj mi atendas la momenton,
Kiam mi montros al vi, kiel oni sentas sin estante vortoj enkraĉataj mikrofonen!
Diras ili al vi, ke vi estas la plej granda
Sed kiam vi forturnas, ili malamas nin (Ha)
Ho, jen la mizero
Ĉiu volas esti mia malamiko
Ŝparu la simpation
Ĉiu volas esti mia malamiko-ko-ko-ko-ko
(Zorgu pri vi mem...!)
Mia malamiko-ko-ko-ko-ko (Ja)
(Zorgu pri vi mem...!)
Nu, zorgu, okej
Mi esperadas, ke iu preĝas por mi
Mi preĝas, por ke iu esperu por mi
Mi restadas tie, kien neniu ŝajnas esti s-s-sendita
Havante emociojn ruiniĝitaj
Mi pretas iri ien ajn, simple diru kien
La vojo estas longega, do puŝu la pedalon al la planko
La malamiko estas sur mia vosto, mia energio estas neatingebla
Mi diros al ri «Hasta luego»1
Oni volas konspriri kontraŭ mia trotado al la supro
Mi ne estis en bona formo pensante eskter la kutimo
Mi estas astronaŭto
Mi elblovis lanĉiĝis el la roko de la planedo por kaŭzi katastrofon
Kaj tio estas eĉ pli grava, ĉar mi ne kaŭzis ĝin
Mi intencis kaŭzi kaoson
Sed ĉe ilia flanko, kio ŝokigas,
Ili deziris senmovon kun precizo
Mi estas aŭtomata kvaronĵetulo2
Mi ne parolas rabante, paku tion
Enpaku tion, mi ne panikas, sekva-sekva batanto3
Kju la plej malbona?4
Tjo ne gravas, ĉar ni esas nur-- 5
Ĉiu volas esti mia malamiko
Ŝparu la simpation
Ĉiu volas esti mia malamiko
Ho, jen la mizero
Ĉiu volas esti mia malamiko
Ŝparu la simpation
Ĉiu volas esti mia malamiko
Forpreĝu tion6, mi ĵuras, ke mi neniam estos Sanktulo, tute neeble
Mia malamiko
Forpreĝu tion, mi ĵuras, ke mi neniam estos Sanktulo
(Zorgu pri vi mem...!)
- 1. [asta lŭego]; hispane por «ĝis poste»
- 2. ludanto en la usona piedpilko
- 3. komendo por ŝanĝi batanton en basbalo
- 4. Intencaj eraroj: «Kiu estas la plej malbona?» Originale ĝuste estus «Who is the worst?»
- 5. Intencaj eraroj: «Tio ne gravas, ĉar ni estas--». Originale ĝuste estus «It doesn't matter 'cause we are just--»
- 6. Preĝu, por ke tio malaperu, foriru.
✕
Please help to translate "Enemy"
Collections with "Enemy"
1. | Top TikTok Songs 2022 |
Arcane: League of Legends (OST): Top 3
1. | Enemy |
2. | Goodbye |
3. | Dear Friend Across The River (The Bridge) |
Comments
About translator
Amadeo Sendiulo
Role: Expert
Contributions: 426 translations, 14 transliterations, 101 songs, 558 thanks received, 13 translation requests fulfilled for 7 members, 1 transcription request fulfilled, added 18 idioms, explained 67 idioms, left 175 comments, added 67 annotations
Languages: native Polish, fluent English, Esperanto, intermediate Spanish
Amadeo Sendiulo