• Ekaterina Shelehova

    Esperanto vertaling

Deel
Ondertitels
Font Size
Esperanto
Vertaling

Filino Sovaĝa

Mi estas la filino sovaĝa de mia patrino
Tiu, kiu kuras nudpiede
Malbenante akrajn ŝtonojn
 
Mi estas la filino sovaĝa de mia patrino
Mi ne tondos miajn harojn
Mi ne malaltigos mian voĉon
 
La infano de mia patrino estas sovaĝulo
Ŝi serĉas siajn antaŭsignojn en la koloroj de ŝtonoj
En la vizaĝoj de katoj, en la falado de plumoj
En la dancado de fajro
En la kurbo de malnovaj ostoj
 
Mi estas la filino sovaĝa de mia patrino
Tiu, kiu kuras nudpiede
Malbenante akrajn ŝtonojn
 
Mi estas la filino sovaĝa de mia patrino
Mi ne tondos miajn harojn
Mi ne malaltigos mian voĉon
 
La infano de mia patrino dancas en mallumo
Ŝi kantas paganajn kantojn
Ĉe la lumo de la luno
Kaj rigardas la stelojn kaj renomas la planedojn
Kaj sonĝas, ke ŝi povas atingi ilin
Per kanto kaj balailo
 
Mi estas la filino sovaĝa de mia patrino
Tiu, kiu kuras nudpiede
Malbenante akrajn ŝtonojn
 
Mi estas la filino sovaĝa de mia patrino
Mi ne tondos miajn harojn
Mi ne malaltigos mian voĉon
 
Ni ĉiuj estas elkondukitaj el mallumo
En ĉi tiun mondon, tra sango kaj tra doloro
Kaj profunde en niaj ostoj, la malnovaj kantoj vekiĝas
Do kantu ilin per voĉoj de tondro kaj pluvo
 
Ni estas la filinoj sovaĝaj de nia patrino
Tiuj, kiuj kuras nudpiede
Malbenante akrajn ŝtonojn
 
Ni estas la filinoj sovaĝaj de nia patrino
Ni ne tondos niajn harojn
Ni ne malaltigos nian voĉon
 
Engels
Originele teksten

Savage Daughter

Klik om de originele tekst te zien. (Engels)

Play video with subtitles
Play video with subtitles

Vertalingen van "Savage Daughter"

Esperanto
Spaans #1, #2
Gegeven reacties