• Lili Ivanova

    Ти не си за мен → Esperanto translation→ Esperanto

Favorites
Share
Font Size
Translation
Swap languages

Vi ne taŭgas por mi

Mi amis vin kaj kredis,
mi amis kaj forgesadis,
ke kreita tiel,
vi ne taŭgas por mi.
 
Mi akceptadis vian malfortecon,
mi fandadis vian ĵaluzon.
Mi ne aŭdacis diri:
„Vi ne taŭgas por mi!“ (×2)
 
Tiu ĉi forpasinta amo
nun restas kun vi!
Ĝuu la malvarman flamon!
Tiu ĉi malvarmiĝinta amo
nenion pardonas!
Staru kun ĝi pli fore de mi!
 
Mi trovadis vin en mia tago,
mi neadis vin en mia sonĝo,
mi ĉiam ripetadis al mi pense:
„Vi ne taŭgas por mi!“
 
Mi ŝlosis mian koron,
mi lernis tion de vi
kaj nun diras al vi:
„Vi ne taŭgas por mi!“ (×2)
 
(×2):
Tiu ĉi forpasinta amo
nun restas kun vi!
Ĝuu la malvarman flamon!
Tiu ĉi malvarmiĝinta amo
nenion pardonas!
Staru kun ĝi pli fore de mi!
 
Vi ne taŭgas por mi. (×3)
 
Original lyrics

Ти не си за мен

Click to see the original lyrics (Bulgarian)

Comments