• Hana Zagorová

    Kapky → Esperanto translation

  • 2 translations
    Bulgarian, Esperanto
Favorites
Share
Font Size
Translation
Swap languages

Gutoj

Gutoj da roso, gutoj da pluvo,
gutoj da ŝvito, gutoj da sango.
Tio estas amo.
 
Diru hodiaŭ kaj morgaŭ ankoraŭ,
ankoraŭ la vorteton centan kaj unuan.
Tio estas amo.
 
Vorteto, unufoje senprotekta kaj dronanta
kiel papera kolombo,
kiun faligis la vento.
 
Kaj alifoje suno fluanta,
kiam la rido kaj la ploro estas inverse
kaj la frenezulo estas reĝo.
 
Gutoj da ĉielo, gutoj da tero,
gutoj da lumo, gutoj da marĉo.
Tio estas amo.
 
Ĝi ŝprucos el mi, ĝi ŝprucos el vi.
Unufoje malbona kaj alifoje sankta.
Tio estas amo.
 
Ĝi estas kiel febro sub la haŭto, senfina dezerto
kaj dormo, venkanta la gardantaron –
ĝi estas falado elalte.
 
Kaj alifoje bele ardigita ellasilo,
kiam vi ene mortas pro feliĉo
kaj deziras doni.
 
Per amo dum majo elarbiĝas
la tenera ŝelo el la betuloj.
La amo fluas kiel sevo.
Diru, diru kiam vi
unuafoje trinkis tiun vinberon kun la salo1
kaj vi timis, ke la amo ekdoloros vin
guto post guto.
 
Gutoj da beateco, gutoj da bonodoro,
gutoj en la ruinoj de falintaj fortikaĵoj.
Tio estas amo.
 
Nuda en marĉo, nudpieda en dornoj,
en la okuloj dolĉan vertiĝon pro teruro
portas la amon.
 
Ĝi marŝas en ŝirita ĝinzo, ne demandas sin kiom ĝi aĝas,
kaj sur la murojn desegnas duoblan ombron
kaj duoblan vizaĝon.
 
Kiam ĝi venos, ĝi senpekigos la tutan mondon
kaj ĉiun grandan revon, kaj ĉiun heroaĵon,
kaj pluvon, kaj brilon.
 
Per amo la flugaj vortetoj
iĝas poeziaĵoj.
Per amo la steloj en la mallumo
alfluas al ni en gutoj.
Kaj kiel la tono volas denove soni per la kordo,
tiel la homo deziras, dum li volas vivi,
trinki gutojn da amo. (×3)
 
  • 1. Mi pensas, ke la salo tie ĉi signifas larmojn.
Original lyrics

Kapky

Click to see the original lyrics (Czech)

Comments