• Italian Folk

    Esperanto translation

Share
Subtitles
Font Size
Esperanto
Translation
#1#2

Belulino ĝis

Iun matenon mi vekiĝis,
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Iun matenon mi vekiĝis
Kaj mi trovis la invadanton.
 
Ho partiano, forportu min,
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Ho partiano, forportu min
Ĉar mi sentas min morti.
 
Kaj se mi mortos partiane,
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Kaj se mi mortos partiane
Vi devos min entombigi.
 
Kaj entombigi (min) sur la monto,
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Kaj entombigi (min) sur la monto
Ĉe la ombro de bela floro.
 
Ĉiuj personoj, kiuj pasos,
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Ĉiuj personoj, kiuj pasos,
Diros al mi 'Kia bela floro!'
 
Kaj tio estas la floro de la partiano,
Ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis
Kaj tio estas la floro de la partiano
Mortinta por la libereco.
Kaj tio estas la floro de la partiano
Mortinta por la libereco.
 
Italian
Original lyrics

Bella ciao

Click to see the original lyrics (Italian)

Play video with subtitles
Play video with subtitles

Translations of "Bella ciao"

English #1, #2, #3, #4, #5, #6, #7, #8, #9, #10
Albanian #1, #2
Chinese #1, #2, #3, #4
Esperanto #1, #2
Estonian #1, #2, #3
Filipino/Tagalog #1, #2
Finnish #1, #2
Greek #1, #2, #3
Hebrew #1, #2
Hungarian #1, #2
Japanese #1, #2
Korean #1, #2
Kurdish (Kurmanji) #1, #2
Latin #1, #2, #3
Polish #1, #2
Russian #1, #2, #3
Spanish #1, #2, #3, #4
Swedish #1, #2, #3
Turkish #1, #2
Ukrainian #1, #2, #3, #4, #5
Venetan #1, #2
Vietnamese #1, #2
Comments
ⰍⰓⰀⰔⰑⰎⰑⰂⰍⰓⰀⰔⰑⰎⰑⰂ
   Fri, 03/08/2018 - 10:27

Kaj resaluton! :D Ĉi tie ĉio estas preskaŭ perfekte, sed mi vidis kelkajn etajn korektendaĵojn:

  • kaj mi trovis la invadantokaj mi trovis la invadanton
  • mi sentas min morti → pli nature estos diri mi sentas, ke mi mortos. Vi povas senti vin ekzemple malsata, sana, feliĉa k.t.p., sed kiam sekvas verbo, pli korekte estas uzi senti, ke + verbo
  • mortatamortinta, ĉar morti estas verbo, kiu estas nur aktiva (mi mortasje meurs; [io] muoio), la nuraj participoj, kiuj eblas deveni de ĝi, estas la aktivaj: mortinta (mort(e); morto/-a), mortanta (mourant; morente) aŭ mortonta (qui va mourir; che morirà), kiel en Ave, Caesar, morituri te salutant! (Saluton, Cezaro, mortontoj vin salutas!). Oni ne povas morti iun, sed mortigi iun, do mortigi havas kaj aktivajn (mortiginta/-anta/-ontaqui a tué, tuant, qui va tuer; che ha ucciso, uccidente, che ucciderà), kaj pasivajn participojn (mortigita/-ata/-ota[qui a été/est/va être] tué(e); [che è stato/a, è, sarà/verrà] ucciso/-a).

Laŭ mi tio estas ĉio. :)

Dimitrius.05Dimitrius.05
   Fri, 03/08/2018 - 18:52

Dankon ! :)
Sed mi pensas, ke 'mi sentas min morti' estas korekta laŭ la principoj de la Esperanta lingvo ĉar france ni povas diri 'je me sens mourir' (mi sento di morir) kaj 'je sens que je vais mourir' (mi sentas, ke mi mortos) (mi sento che morirò).